Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

varme en la malvarma aero, sed ŝi kaŝis sin sub la varmaj plumoj de la birdo kaj elŝovis nur la kapeton, por rigardi la belegan pejzaĝon sub si.

Fine ili alvenis en la varmajn landojn. Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni, la ĉielo estis duoble pli alte, kaj ĉe la kavoj kaj bariloj kreskis plej belaj verdaj kaj bluaj vinberoj. En la arbaroj pendis citronoj kaj oranĝoj, mirtoj kaj mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro, kaj sur la vojoj saltadis plej belaj infanoj kaj ludadis kun grandaj diverskoloraj papilioj. Sed la hirundo flugis ĉiam ankoraŭ pluen, kaj la pejzaĝoj fariĝadis ĉiam pli belaj. Sub plej belegaj verdaj arboj apud blua lago staris de antikva tempo blanka marmora kastelo. Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj; ĉe la supra elstaraĵo estis multe da hirundaj nestoj, kaj en unu el ili loĝis la hirundo, kiu portis Elinjon-fingreton.

"Jen estas mia domo!" diris la hirundo. "Sed elserĉu al vi mem unu el la plej belaj floroj, kiuj kreskas tie malsupre, kaj tiam mi metos vin tien, kaj via sorto estos tiel feliĉa, kiel vi nur deziros!"

"Ho, kiel belege!" ŝi diris kaj ekplaŭdis per siaj manetoj.

Jen kuŝis granda blanka marmora kolono, kiu estis falinta sur la teron kaj rompiĝinta en tri pecojn; inter tiuj pecoj kreskis plej belaj grandaj blankaj floroj. La hirundo flugis kun Elinjo-fingreto malsupren kaj metis ŝin sur unu el la larĝaj folioj. Sed kiu povas prezenti ŝian miregon: meze de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro. Plej ĉarman oran kronon li havis sur la kapo kaj plej belajn helajn flugilojn ĉe la ŝultroj. Li mem estis ne pli granda ol Elinjo- fingreto. Tio estis la anĝelo de la floroj. En ĉiu floro loĝis tia malgranda viro aŭ virino, sed ĉi tiu estis la reĝo super ĉiuj.

"Ho Dio, kiel bela li estas!", flustris Elinjo-fingreto al la hirundo.

La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo. Sed kiam li ekvidis Elinjon-fingreton, li tre ekĝojis, ĉar ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. Tial li deprenis de sia kapo la oran kronon kaj metis ĝin sur ŝin, kaj li demandis, kia estas ŝia nomo kaj ĉu ŝi volas esti lia edzino, kaj li diris, ke en tia okazo ŝi fariĝos reĝino super ĉiuj floroj. Ha, Dio! tio estis ja tute alia edzo ol la filo de la bufo aŭ la talpo kun la nigra velura pelto. Tial ŝi donis al la bela reĝo sian konsenton. Kaj de ĉiu floro venis sinjorino aŭ sinjoro, tiel ĉarmaj, ke estis plezuro vidi ilin. Ĉiu el ili alportis al Elinjo-fingreto ian donacon. Sed la plej bona el ĉiuj estis paro da belaj flugiloj de granda blanka muŝo; oni alfortikigis ilin al Elinjo-fingreto al la dorso, kaj nun ŝi ankaŭ povis flugi de floro al floro. Ĉie oni ĝojis pro tio, kaj la hirundo sidis supre en sia nesto kaj kantis ion al ili tiel bone, kiel ĝi povis, sed en la