Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koro ĝi tamen estis malĝoja, ĉar ĝi tro amis Elinjon-fingreton kaj volus neniam disiĝi de ŝi.

"De nun vi plu ne estos nomata Elinjo-fingreto!" diris al ŝi la anĝelo de la floroj; "tio estas malbela nomo, kaj vi estas ja tiel bela. Ni nomos vin Maja."

"Adiaŭ, adiaŭ!" diris la hirundo kaj denove forflugis el la varmaj landoj malproksimen en nian malvarman klimaton. Ĉi tie ĝi havis malgrandan neston super la fenestro, kie loĝas la homo, kiu povoscias rakonti fabelojn. Al ĉi tiu ĝi kantis sian "kvivit, kvivit". Kaj tiamaniere ni eksciis la tutan historion.



MALBONKONDUTA KNABO

Estis iam maljuna poeto, efektive bona maljuna poeto. Unu vesperon, kiam li sidis hejme, ekstere fariĝis terura malbonvetero; forte pluvegis, sed la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno, en kiu brulis fajro kaj rostiĝis pomoj.

"Sur la malfeliĉuloj, kiuj en ĉi tiu malbona vetero estas ekstere, ne restos eĉ unu seka fadeno!", li diris, ĉar li estis bonkora poeto.

"Ho, malfermu al mi! Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!" subite vokis ekstere malgranda infano. Ĝi ploris kaj frapadis je la pordo, dum la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis ĉe ĉiuj fenestroj.

"Ho, malfeliĉa estaĵo!" diris la maljuna poeto kaj leviĝis, por malfermi la pordon. Tie staris malgranda knabo; li estis tute malseka, kaj la akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj. Li tremis de malvarmo; se li ne estus enirinta, li certe pereus en la malbona vetero.

"Vi malgranda knabo!" diris la maljuna poeto kaj prenis lin je la mano. "Venu al mi, mi jam varmigos vin! Ankaŭ vinon kaj pomon vi ricevos, ĉar vi estas belega knabo!"

Tia li efektive estis. Liaj okuloj aspektis kiel du helaj steloj, kaj kvankam el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj. Li