knabo, tiu Amoro, neniam havu ian aferon kun li. Malantaŭ ĉiuj homoj li aperas. Prezentu al vi, li iam pafis sagon eĉ en la maljunan avinon. Estas vero, ke de tiam pasis jam multe da tempo, sed ŝi neniam tion forgesas. Fi, la malbona Amoro! Sed nun vi lin konas; rimarku, kia malbonkonduta knabo li estas!
La malfeliĉa Johano estis tre malĝoja, ĉar lia patro estis tre malsana kaj baldaŭ mortonta. Neniu krom ili ambaŭ estis en la malgranda ĉambro. La lampo sur la tablo estis baldaŭ estingiĝonta, kaj estis malfrue vespere.
"Vi estis bona filo, Johano", diris la malsana patro; "la Eternulo jam helpos al vi en la mondo!" Li ekrigardis la filon per seriozaj, mildaj okuloj, profunde ekspiris kaj mortis. Ŝajnis, kvazaŭ li dormas. Sed Johano ploris, nun li havis plu neniun en la tuta mondo, nek patron nek patrinon, nek fraton nek fratinon. Malfeliĉa Johano! Li kuŝis genue antaŭ la lito, kisadis la manon de la mortinta patro kaj ploris multe da varmegaj larmoj, ĝis fine liaj okuloj fermiĝis kaj li endormiĝis, tenante la kapon sur la malmola rando de la lito.
Tiam li havis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke la suno kaj la luno sin klinas antaŭ li, li vidis sian patron denove vigla kaj sana, li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li ĉiam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro. Plej ĉarma knabino kun ora krono sur siaj longaj belaj haroj etendis al Johano la manon, kaj lia patro diris: "Vi vidas, kian belan fianĉinon vi ricevis? Ŝi estas la plej bela en la tuta mondo!" Tiam li vekiĝis, kaj la tuta ĉarmaĵo de lia sonĝo malaperis, Lia patro kuŝis senviva kaj malvarma en la lito, neniu estis apud li. Malfeliĉa Johano!
Unu semajnon poste la mortinto estis enterigita. Johano iris senpere post la ĉerko, kaj li ne povis plu vidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo la bonan patron, kiu lin tiel amis. Li aŭdis, kiel oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon;