Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li vidis nun ĝian ekstreman randon, kiu tuj ankaŭ malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero, kiu estis ĵetita malsupren: kaj li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro. Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj; li ploris, kaj tio iom plifaciligis lian suferadon. La suno tiel bele brilis sur la verdaj arboj, kvazaŭ ĝi volus diri: "Ne malĝoju, Johano! Vidu, kiel bele blua estas la ĉielo; Tie supre estas nun via patro kaj petas la bonan Dion, ke vi ĉiam estu en bona stato."

"Mi ĉiam estos bona", diris Johano, "tiam mi ankaŭ venos al mia patro en la ĉielon, kaj kia ĝojo estos, kiam ni ambaŭ reciproke nin revidos! Tiom multe mi havos tiam por rakonti al li, kaj li denove montros al mi diversajn aferojn, klarigos al mi la belegaĵojn de la ĉielo tiel same, kiel li instruis min ĉi tie sur la tero. Ho, kia ĝojo tio estos!"

Johano prezentis al si tion tiel klare, ke li ĉe tio nevole ekridetis, kvankam la larmoj ankoraŭ fluis sur liaj vangoj. La malgrandaj birdoj sidis supre en la kaŝtanarboj kaj pepadis: "Kvivit, kvivit!" Ili estis gajaj, kvankam ili ja ankaŭ estis ĉe la enterigo, sed ili sciis kredeble, ke la mortinta homo estas nun supre en la ĉielo, havas flugilojn multe pli belajn kaj pli grandajn ol iliaj propraj, ke li nun estas feliĉa, ĉar li en ĉi tiu mondo estis bona, kaj pro tio ili estis tiel gajaj. Johano vidis, kiel de la verdaj arboj ili flugis malproksimen en la mondon, kaj li ankaŭ ricevis, deziron flugi kun ili. Sed antaŭe li pritranĉis grandan lignan krucon, por meti ĝin sur la tombon de sia patro. Kiam li vespere alportis ĝin tien, li ekvidis kun miro, ke la tombo estas ornamita per sablo kaj floroj. Tion faris fremdaj homoj, ĉar ili ĉiuj tre amis la karan patron, kiu nun plu ne vivis.

Frue en la sekvanta mateno li pakis sian malgrandan havaĵon, kaŝis en sia zono sian tutan heredaĵon, kiu konsistis el kvindek spesmiloj kun kelkaj spesdekoj, kaj kun tio li volis elmigri en la mondon. Sed antaŭ tio li iris ankoraŭ sur la tombejon, al la tombo de sia patro, preĝis sian "Patro nia"'n kaj diris: "Adiaŭ, kara patro, mi ĉiam estos bona homo; petu do la bonan Dion, ke li donu al mi prosperadon!"

Sur la kampo, kie Johano nun iris, ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en la varma lumo de la suno, kaj ili balancadis la kapojn en la venteto, kvazaŭ ili volus diri: "Bonvenon en la verdejo! Ĉu ĉi tie ne estas bele!" Sed Johano ankoraŭ unu fojon sin returnis, por ĵeti la lastan rigardon sur la malnovan preĝejon, kie li, estante malgranda infano, estis baptita, kie li ĉiudimanĉe ĉeestis la Diservon kun sia maljuna patro kaj kantadis la sanktajn kantojn. Tiam li subite rimarkis alte supre, en unu el la sonaperturoj de la turo, la spiriton de la preĝejo kun lia ruĝa pinta