Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉapeto; li ŝirmis sian vizaĝon per la kurbigita brako, por ke la suno ne brilu al li en la okulojn. Johano kapsignis al li adiaŭon, kaj la spirito svingis sian ruĝan ĉapeton, metis la manon sur la koron kaj sendis al li per la fingroj multe da kisoj, por montri al li, ke li deziras al li multe da bono kaj antaŭ ĉio tre feliĉan vojaĝon.

Johano pensis pri tio, kiom multe da belaĵoj li nun vidos en la granda bela mondo, kaj li iris ĉiam pluen kaj pluen, tiel malproksimen, kiel li neniam antaŭe estis; li ne konis la urbojn, tra kiuj li iris, nek la homojn, kiujn li renkontis; li estis malproksime en fremdaj lokoj.

La unuan nokton li devis tradormi sur fojnamaso meze de senbara kampo; alian liton li ne havis. Sed ĝuste tio ŝajnis al li tre bela; neniu reĝo, li pensis, povas senti sin pli bone. La tuta kampo kun la rivereto kaj kun la fojnamaso, kaj super ĉio la blua ĉielo, tio estis ja bela dormoĉambro. La verda herbo kun la malgrandaj ruĝaj kaj blankaj floroj estis la subpieda tapiŝo, la arbetaĵoj de siringo kaj de sovaĝaj rozoj estis bukedoj da floroj, kaj anstataŭ lavujo li havis antaŭ si la tutan rivereton kun la klara, freŝa akvo, kie la junkoj kliniĝadis tien kaj reen, dezirante al li bonan vesperon kaj bonan matenon. La luno estis grandega nokta lampo, alte supre en la blua aero, kaj ĉe tiu lampo ne ekzistis danĝero, ke povas ekbruli la kurtenoj. Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris. Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis kaj ĉiuj birdetoj ĉirkaŭ li kantis: "Bonan matenon, bonan matenon! Ĉu vi ankoraŭ ne vekiĝis?"

La sonoriloj vokadis al la preĝejo, estis dimanĉo. La homoj iris al la prediko, kaj Johano ilin sekvis, partoprenis en la kantado de sanktaj kantoj kaj aŭskultis la vorton de Dio. Li havis impreson, kvazaŭ li troviĝas en sia propra preĝejo, en kiu li estis baptita kaj tiel ofte kantis kun sia patro la Diservajn kantojn.

Ekstere sur la tombejo estis granda nombro da tomboj, kaj sur multaj el ili kreskis alta herbo. Johano ekpensis pri la tombo de sia patro, kiu iam ankaŭ povas aspekti kiel ĉi tiuj, ĉar li ne povos ĝin purigi kaj ornami. Tial li sidiĝis kaj deŝiris la herbon, restarigis la falintajn lignajn krucojn, kaj la florkronojn, kiujn la vento forblovis de la tomboj, li metis denove sur ilian lokon, pensante: "Eble iu faros tion saman sur la tombo de mia patro, kiam mi ne povos tion fari!"

Antaŭ la pordo de la tombejo staris maljuna almozulo, apogante sin sur sia lambastono. Johano donis al li la kelke da spesdekoj, kiujn li havis, kaj poste li feliĉa kaj gaja iris pluen, en la malproksiman mondon.

Ĉirkaŭ la vespero fariĝis terure malbona vetero. Johano rapidis, por