Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trovi ian rifuĝejon, sed baldaŭ fariĝis mallumega nokto. Fine li atingis malgrandan preĝejon, kiu staris tute solece sur monteto. La pordo feliĉe estis nur fermita senŝlose, kaj li eniris. Ĉi tie li volis transatendi la malbonan veteron.

"Mi sidiĝos en angulo", li diris, "mi estas tute laca, kaj mi bone meritis ripozon". Li sidiĝis, kunmetis la manojn, eldiris vesperan preĝon, kaj, antaŭ ol li povis rimarki, li endormiĝis kaj eksonĝis, dum ekstere tondris kaj fulmis.

Kiam li vekiĝis, estis mezo de la nokto; la malbonvetero pasis, kaj la luno brilis tra la fenestro. En la mezo de la preĝeja navo staris nefermita ĉerko kun mortinta viro, kiu ne estis ankoraŭ enterigita. Johano, kiu havis puran konsciencon, ne timis; li ankaŭ sciis, ke la mortintoj al neniu faras ion malbonan; nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni malbonon. El tiu speco de vivantaj malbonaj homoj staris nun du apud la mortinta viro, kiun oni antaŭ la enterigo restigis en la preĝejo. Al li tiuj homoj volis fari malbonon, ne lasi lin kuŝi en lia ĉerko, sed elĵeti lin antaŭ la pordon de la preĝejo, la kompatindan mortintan homon.

"Kial vi volas tion fari?" demandis Johano; "tio estus ago malbona, lasu lin ripozi en la nomo de Jesuo!"

"Babilaĵo!" diris ambaŭ malbonaj homoj; "li nin trompis; li ŝuldas al ni monon kaj ne povis tion repagi. Ĉar li nun nuligis sian kalkulon per la morto, ni ne ricevos eĉ unu speson. Tial ni volas venĝi al li; kiel hundo li kuŝu ekstere antaŭ la preĝeja pordo!"

"Mi havas ne pli ol kvindek spesmilojn", diris Johano, "tio estas mia tuta heredaĵo; tion mi volonte donos al vi, se vi promesos al mi honeste, ke vi lasos la kompatindan viron trankvila. Mi certe helpos al mi ankaŭ sen mono, ĉar mi havas sanajn fortajn membrojn, kaj la bona Dio subtenos min."

"Jes", diris la malbonaj homoj, "se vi efektive volas pagi lian ŝuldon, tiam ni certe nenion faros al li, vi povas esti certa!" Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili, mokis lin pro lia bonkoreco kaj foriris. Johano returne aranĝis la mortinton en lia ĉerko, kunmetis liajn manojn, diris al li adiaŭ, kaj poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.

Ĉirkaŭe ĉiuflanke, kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn malgrandajn elfojn, kiuj gaje ludis unuj kun la aliaj. Ili ne interrompis sian ludadon, ĉar ili ja sciis, ke li estas bona kaj senkulpa homo. Nur la malbonaj homoj ne sukcesas vidi la elfojn. Kelkaj el ili estis ne pli grandaj ol fingro, kaj iliaj longaj blondaj haroj estis interfiksitaj per oraj kombiloj. Duope ili sin balancadis sur la