Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grandaj gutoj da roso, kiuj kuŝis sur la folioj kaj sur la alta herbo. De tempo al tempo ia guto deruliĝis kaj restis pendante inter la longaj trunketoj de la herbo, kaj tiam fariĝis laŭta ridado kaj bruo inter la malgranduloj. Tio estis tre amuza! Ili kantis, kaj Johano rekonis tre klare ĉiujn belajn melodiojn, kiujn li lernis, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Grandaj diverskoloraj araneoj kun arĝentaj kronoj sur la kapo devis ŝpini de unu arbo al alia longajn pendantajn pontojn kaj palacojn, kiuj, kiam la roso falis sur ilin, aspektis kiel briletanta oro en la lumo de la luno. Tiel tio daŭris senĉese ĝis la leviĝo de la suno. Tiam la malgrandaj elfoj enrampis en la burĝonojn de la floroj kaj la vento forŝiris la pontojn kaj la palacojn tiel, ke ili flugadis tra la aero kiel grandaj araneaĵoj.

Apenaŭ Johano eliris el la arbaro, forta vira voĉo ekkriis al li: "He, kamarado! kien vi migras?"

"For en la malproksiman mondon!" diris Johano. "Mi havas nek patron nek patrinon, mi estas malriĉa junulo, sed la bona Dio certe al mi helpos."

"Mi ankaŭ volas iri en la malproksiman mondon", diris la fremdulo. "Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune?"

"Certe!" diris Johano, kaj de nun ili iris kune. Ili baldaŭ korinkliniĝis unu al la alia, ĉar ili ambaŭ estis bonaj homoj. Sed Johano baldaŭ rimarkis, ke la fremdulo estas pli saĝa ol li. Li estis travojaĝinta preskaŭ la tutan mondon kaj povosciis rakonti pri ĉiuj eblaj aferoj.

La suno staris jam alte, kiam ili sidiĝis sub granda arbo, por manĝi sian matenmanĝon. Subite aperis maljuna virino. Ŝi estis tre maljuna kaj tute ĝibiĝinta. Ŝi apogis sin sur apogbastono kaj havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro. Ŝia antaŭtuko estis suprentirita, kaj Johano rimarkis, ke el ĝi elstaris tri grandaj vergoj el filiko kaj saliko. Kiam ŝi estis tre proksime de ili, ŝia piedo elglitiĝis, ŝi falis kaj laŭte ekkriis, ĉar ŝi rompis al si piedon, la maljuna kompatinda virino.

Johano tuj proponis, ke ili ambaŭ prenu ŝin sur siajn manojn kaj portu ŝin al ŝia loĝejo; sed la fremdulo malfermis sian tornistron, elprenis vazeton kaj diris, ke li havas tie ŝmiraĵon, kiu povus tuj fari ŝian piedon sendifekta kaj sana tiel, ke ŝi mem povus iri hejmen, kvazaŭ ŝi neniam estus rompinta la piedon. Sed kiel rekompencon li postulis, ke ŝi donacu al li la tri vergojn, kiujn ŝi havis en sia antaŭtuko.

"Tio estus tre kara pago!" diris la maljunulino, mistere balancante la kapon. Ŝi ne havis deziron fordoni siajn vergojn, sed kuŝi kun rompita piedo ankaŭ ne estis io agrabla. Tial ŝi fine donis la vergojn; kaj apenaŭ