Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon, la maljunulino leviĝis kaj ekiris multe pli vigle ol antaŭe. Tian efikon havis la ŝmiraĵo. Sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko.

"Por kio vi bezonas la vergojn?" demandis Johano sian vojkamaradon. "Tio estas tri beletaj vergoj", respondis ĉi tiu, "mi amas tiajn, ĉar mi estas stranga knabego".

Ili iris ankoraŭ kelkan distancon.

"Vidu, kia malbonvetero baldaŭ fariĝos!" diris Johano, montrante rekte antaŭ sin. "Jen estas terure densa nubo!"

"Ne", diris la vojkamarado, "tio ne estas nubo, tio estas monto, belega granda monto, sur kiu oni povas esti alte super la nuboj en la libera monta aero. Kiel belege estas tie! Morgaŭ ni certe estos jam alte en la montoj!"

Tio ne estis tiel proksima, kiel ĝi aspektis. Ili devis iri ankoraŭ dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton, sur kiu la nigraj arbaroj levis sian supron al la ĉielo kaj kie troviĝis rokoj tiel grandaj, kiel tuta urbo. Transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvitado; tial Johano kun sia kamarado eniris en gastejon, por antaŭe bone ripozi kaj kolekti fortojn por la morgaŭa irado.

En la granda drinkĉambro de la gastejo estis tre multe da homoj, ĉar tie troviĝis pupteatristo. Li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion. La ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto; lia granda buldogo, kiu aspektis tre sovaĝa kaj mordema, sidis apud li kaj larĝe malfermis la okulojn, kiel ĉiuj aliaj.

Jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino, kiuj sidis sur velura trono, havis orajn kronojn sur la kapo kaj longajn trenaĵojn ĉe la vestoj, ĉar iliaj rimedoj tion permesis al ili. La ĉarmaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj kaj grandaj lipharoj staris ĉe ĉiuj pordoj kaj malfermadis kaj fermadis ilin, por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron. Tio estis mirinde bela teatraĵo kaj tute ne malgaja; sed ĝuste en la momento, kiam la reĝino sin levis kaj ekiris sur la planko, tiam, - Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo - la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis en la teatron, kaptis la reĝinon je ŝia gracia korpo tiel, ke oni klare aŭdis sonon de rompiĝo. Estis tute terure.

La kompatinda homo, al kiu apartenis la pupteatro, ektremis de teruro kaj estis tre afliktita pri sia reĝino, ĉar tio estis la plej ĉarma pupo, kiun li posedis, kaj nun la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon. Sed kiam la homoj foriris, la fremdulo: la sama, kiu venis