Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun Johano, diris, ke li ree ĝin metos en bonan staton. Li elprenis sian vazeton kaj ŝmiris la pupon per la ŝmiraĵo, per kiu li helpis al la kompatinda maljuna virino, kiu rompis al si la piedon. Kiam la pupo estis ŝmirita, ĝi tuj fariĝis denove sendifekta, ĝi eĉ povis mem movadi ĉiujn siajn membrojn, oni tute ne bezonis plu tiri la ŝnuron. La pupo fariĝis kvazaŭ vivanta homo. La homo, al kiu apartenis la malgranda pupteatro, tre ekĝojis. Nun li plu ne bezonis tenadi la pupon, ĝi povis mem danci. Neniu el la aliaj povis tion fari.

Kiam fariĝis nokto kaj ĉiuj homoj en la gastejo enlitiĝis, oni subite ekaŭdis, ke iu tre profunde ĝemas; la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj ree leviĝis, por vidi, kiu tiel ĝemas. La homo, kiu estis prezentinta la komedion, iris al sia teatro, ĉar el tie estis aŭdata la ĝemado. Ĉiuj lignaj pupoj kuŝis senorde, la reĝo kaj ĉiuj korteganoj, kaj estis ili, kiuj tiel plende ĝemadis kaj rigardadis per siaj grandaj vitraj okuloj, ĉar ili tre deziris ankaŭ esti iom ŝmiritaj per la ŝmiraĵo, por ke ili ankaŭ ricevu la kapablon movi sin mem. La reĝino staris sur la genuoj, tenis alte sian oran kronon kaj petis: "Forprenu ĝin de mi, sed nur ŝmiru mian edzon kaj miajn korteganojn!" Tiam la kompatinda homo, al kiu apartenis la teatro kaj ĉiuj pupoj, ne povis deteni sin de larmoj, ĉar li bedaŭris ŝin sincere. Li tuj promesis al la vojkamarado, ke li fordonos al li la tutan monon, kiun li enspezos pro la prezentado en la sekvanta vespero, se li nur ŝmiros kvar aŭ kvin el liaj plej belaj pupoj. Sed la vojkamarado respondis, ke li postulas nenion alian krom la granda sabro, kiun la teatristo portas ĉe sia flanko; kaj kiam li ĝin ricevis, li ŝmiris ses pupojn, kiuj tuj komencis danci, kaj ili dancis tiel ĉarme, ke ĉiuj knabinoj, la vivantaj homaj knabinoj, kiuj tion vidis, ne povis kontraŭstari al la deziro danci ankaŭ. La veturigisto kaj la kuiristino dancis, la kelnero kaj la ĉambristino, ĉiuj fremduloj, eĉ la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo. Sed ĉi tiuj du renversiĝis tuj, kiam ili faris la unuajn saltojn. Jes tio estis gaja nokto.

La sekvantan matenon Johano kaj lia vojkamarado diris adiaŭ al ĉiuj, ekiris supren; sur la altajn montojn, tra densaj pinarbaroj. Ili venis tiel alten, ke la preĝejaj turoj sub ili fine aspektis nur kiel malgrandaj ruĝaj beroj en la tuta verdaĵo. Ili povis rigardi malproksimen, sur la distancon de tre multe da mejloj, sur tiajn lokojn, kie ili neniam estis. Tiom multe da belaĵoj en la mondo Johano neniam antaŭe vidis per unu fojo, kaj la suno lumis tiel varme el la freŝa blua aero, li aŭdis ankaŭ, kiel la ĉasistoj inter la montoj blovadis per kornoj; ĉio estis tiel bela kaj ĉarma, ke en liaj okuloj aperis larmoj de ĝojo, kaj nevole li ekkriis: "Ho bona, amata Dio! mi volus vin kisi pro tio, ke vi estas