Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel bona por ni ĉiuj kaj donacis al ni ĉiuj la multajn belaĵojn en la mondo!"

Ankaŭ la vojkamarado staris kun kunmetitaj manoj kaj rigardis trans la urbojn kaj arbarojn en la belan lumon de la suno. Subite super iliaj kapoj aŭdiĝis strangaj sonoj. Ili rigardis supren: granda blanka cigno ŝvebis en la aero. Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. Sed la kantado fariĝis ĉiam pli kaj pli malforta; la cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva, la bela birdo.

"Du tiaj belaj flugiloj", diris la vojkamarado, "tiel blankaj kaj grandaj, kiajn havas ĉi tiu birdo, havas grandan valoron; mi prenos ilin kun mi. Nun vi vidos, kiel bone estis, ke mi ricevis la sabron!" Kaj per unu frapo li dehakis ambaŭ flugilojn de la mortinta birdo.

Ili vojaĝis multe, multe da mejloj, trans la montoj, ĝis ili fine atingis grandan urbon kun pli ol cent turoj, kiuj brilis kiel arĝento en la lumo de la suno. En la mezo de la urbo staris belega marmora palaco kun brilanta ora tegmento, kaj ĉi tie loĝis la reĝo.

Johano kaj la vojkamarado ne volis tuj eniri en la urbon, sed ili restis en eksterurba gastejo, por ke ili antaŭe povu bonaranĝi siajn vestojn, ĉar ili volis ja bele aspekti, kiam ili montros sin sur la stratoj. La mastro rakontis al ili, ke la reĝo estas bona kaj afabla homo, kiu al neniu homo faras ian malbonon, sed lia filino - ho, Dio nin gardu, ŝi estas tre malbona reĝidino. Beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga; sed por kio tio servas? Ŝi estas malbona, kruela sorĉistino, kaj ŝi estas la kaŭzo, pro kiu multaj bonegaj reĝidoj perdis sian vivon. Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi; ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu almozulo; sed li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas. Se li povos tion fari, ŝi edziniĝos kun li, kaj post la morto de ŝia patro li fariĝos reĝo super la tuta lando; sed se li ne povas diveni la tri aferojn, ŝi ordonas pendigi aŭ senkapigi lin; tiel malbona kaj kruela estas la reĝidino. Ŝia patro, la maljuna reĝo, estas tre malĝoja pro tio, li tamen ne povas malpermesi al ŝi esti tiel malbona, ĉar li unu fojon diris, ke en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi, ke ŝi povas mem agi, kiel plaĉas al ŝi. Ĉiun fojon, kiam venas reĝido kaj devas diveni, por ricevi la reĝidinon, li tion ne povas fari, kaj tiam oni lin pendigas aŭ senkapigas. Oni ja ĝustatempe avertis lin, li povis ja rifuzi la svatiĝadon. La maljuna reĝo estas tiel afliktita de tiu tuta malbonaĵo kaj malfeliĉaĵo, ke ĉiujare li dum tuta tago kuŝas sur la genuoj kune kun ĉiuj siaj soldatoj kaj preĝas, ke la reĝidino fariĝu pli bona, ŝi tamen tute ne volas tion fari. La maljunaj