Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

virinoj, kiuj trinkas brandon, por funebro donas al ĝi antaŭ la trinkado tute nigran koloron, pli ili ja ne povas fari.

"Malbonega reĝidino!" diris Johano, "ŝi efektive devus ricevi vergojn, tio bone efikus. Se mi estus la maljuna reĝo, tiam certe ne mankus al ŝi decaj punoj!"

En la sama momento ili ekaŭdis, ke la popolo sur la stratoj krias hura. La reĝidino preterrajdis, kaj ŝi efektive estis tiel bela, ke ĉiuj forgesis, kiel kruela ŝi estas, kaj tial ili kriis hura. Dekdu belaj junulinoj, ĉiuj en blankaj silkaj vestoj kaj tenante en la mano oran tulipon, rajdis sur karbonigraj ĉevaloj flanke de ŝi; la reĝidino rajdis sur neĝblanka ĉevalo, ŝi estis ornamita per diamantoj kaj rubenoj, ŝia rajdvesto estis el plej pura oro, kaj la vipeto, kiun ŝi tenis en la mano, aspektis kiel radio de la suno. La ora krono sur ŝia kapo aspektis kiel amaso da steloj de la ĉielfirmaĵo, kaj ŝia mantelo estis kunmetita el pli ol mil belegaj flugiloj de papilioj; sed ŝi mem estis pli bela ol ĉiuj ŝiaj vestoj.

Kiam Johano ŝin ekvidis, li ruĝiĝis ĝis la frunto kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. La reĝidino estis kopie simila al la bela knabino kun la ora krono, kiun li vidis en sonĝo en tiu nokto, kiam mortis lia patro. Li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis en ŝin. "Tio certe ne estas vera", li diris, "ke ŝi estas malbona sorĉistino, kiu lasas pendigi kaj senkapigi homojn, se ili ne povas diveni, kion ŝi postulas de ili. Ĉiu havas ja la permeson svatiĝi je ŝi, eĉ la plej malriĉa almozulo; tial mi ankaŭ iros en la palacon, ĉar mi ne povas agi alie!"

Ĉiuj diris, ke li tion ne faru, ke al li certe okazos tio sama, kio okazis al la aliaj. Ankaŭ la vojkamarado konsilis al li ne fari tion, sed Johano diris, ke ĉio estos bona, li brosis al si la botojn kaj la surtuton, kombis al si la belajn blondajn harojn kaj iris tute sola en la urbon kaj al la palaco.

"Eniru!" diris la maljuna reĝo, kiam Johano frapis je la pordo. Johano malfermis, kaj la maljuna reĝo, en nokta robo kaj broditaj pantofloj, iris renkonte al li; la oran kronon li havis sur la kapo, la sceptron en unu mano kaj la regnoglobon en la dua, "Atendu momenton!" li diris, kaj li prenis la regnoglobon sub la brakon, por povi doni la manon al Johano. Sed kiam li aŭdis, ke tio estas svatiĝanto, li tiel ekploris, ke la sceptro kaj la regnoglobo falis sur la teron, kaj li devis viŝi al si la okulojn per sia nokta robo. Kompatinda maljuna reĝo!

"Lasu tion!" li diris, "vi havos tre malbonan finon, kiel ĉiuj aliaj; vi bedaŭrinde tion vidos". Li kondukis Johanon en la ĝardenon de la reĝidino. Tie montriĝis terura vidaĵo! Sur la supro de ĉiu arbo pendis tri aŭ kvar reĝidoj, kiuj estis svatiĝintaj pri la reĝidino, sed ne povis diveni la