aferojn, kiujn ŝi taskis al ili. Ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadis tiel, ke la birdetoj timis kaj neniam kuraĝis veni en la ĝardenon; ĉiuj floroj estis alligitaj al ostoj de homoj, kaj en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis. Tio estis stranga ĝardeno por reĝidino.
"Jen vi povas vidi!" diris la maljuna reĝo, "vi havos tute tian sorton, kiel ĉiuj, kiujn vi ĉi tie vidas; tial pli bone estos, se vi forlasos la aferon. Vi farus min efektive malfeliĉa, ĉar tio min tiel forte turmentas!"
Johano kisis la manon al la bona maljuna reĝo kaj diris, ke ĉio certe iros bone, ĉar li tiel varmege amas la reĝidinon.
En tiu momento la reĝidino kun ĉiuj siaj sinjorinoj enrajdis en la palacon. Tial ili eliris al ŝi kaj diris al ŝi bonan tagon. Ŝi estis efektive mirinde bela, ŝi donis al Johano la manon, kaj li enamiĝis je ŝi ankoraŭ pli. Ŝi certe ja ne povis esti malbona, kruela sorĉistino, kiel ĉiuj homoj diris pri ŝi. Poste ili iris supren en la salonon, kaj la paĝioj antaŭmetis al li konfitaĵon kaj spiconuksojn; sed la maljuna reĝo pro malĝojo tute ne povis manĝi, kaj la spiconuksoj estis ankaŭ tro malmolaj por li.
Estis nun interkonsentite, ke Jobano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon, kie estos kolektiĝintaj la juĝistoj kaj la tuta konsilistaro, por aŭdi, kiel li faras sian ekzamenon. Se li divenos ĝuste, tiam li devos veni ankoraŭ du fojojn; tamen ĝis nun troviĝis ankoraŭ neniu, kiu havus sukceson en la provo unuafoja, kaj ĉiuj perdis sian vivon.
Johano tute ne estis maltrankvila pri tio, kiel la afero iros, kontraŭe, li estis tre gaja, li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino kaj havis plenan konfidon, ke la bona Dio al li helpos; sed kiamaniere tiu helpo venos, li kompreneble tute ne sciis, kaj li preferis tute ne pensi pri tio. Reirante al la gastejo, en kiu lia vojkamarado lin atendis, li dancis laŭlonge de la tuta vojo.
Johano ne povis ĉesi kun sia rakontado pri tio, kiel afabla la reĝidino estis rilate al li kaj kiel mirinde bela ŝi estas. Li sopiris jam senmezure pri la morgaŭa tago, kiam li devos en la palaco provi sian feliĉon per divenado.
Sed la vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja. "Mi vin amas", li diris, "ni povus aukoraŭ longe resti kune, sed nun mi devas jam perdi vin! Ho kompatinda kara Johano, larmoj venas en miajn okulojn, tamen en la eble lasta vespero, kiun ni pasigas kune, mi ne volas malhelpi vian ĝojon. Ni estu gajaj, tre gajaj; morgaŭ, kiam vi plu ne estos ĉi tie, mi povos sufiĉe plori."
Ĉiuj homoj en la urbo tuj eksciis, ke venis nova svatiĝanto je la reĝidino, kaj tial granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita, ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj, la reĝo kaj la