Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pastroj kuŝis surgenue en la preĝejoj; kien ajn oni rigardis, oni vidis signojn de sincera malĝojo, ĉar la sorto de Johano neniel povis ja esti pli bona, ol estis la sorto de la aliaj svatiĝintoj.

Ĉirkaŭ la vespero la vojkamarado pretigis grandan vazon da punĉo kaj diris al Johano, ke ili estu nun tre gajaj kaj trinku pro la sano de la regidino. Sed kiam Johano eltrinkis du glasojn, li fariĝis tiel dormema, ke li ne povis plu teni la okulojn nefermitaj kaj li endormiĝis. La vojkamarado levis lin tre mallaŭte de la seĝo kaj metis lin en lian liton; kaj kiam fariĝis tute malluma nokto, li prenis la du grandajn flugilojn, kiujn li estis dehakinta de la cigno, kaj alligis ilin al si fortike al la ŝultroj. La plej grandan el la vergoj, kiujn li ricevis de la maljuna virino, kiu estis falinta kaj rompinta al si la piedon, li metis en la poŝon, kaj tiam li super la urbo flugis rekte al la palaco, kie li sidiĝis en angulo sub la fenestro, kiu apartenis al la dormoĉambro de la reĝidino.

En la tuta urbo estis tute silente. Jen la horloĝo sonis tri kvaronojn de la dek-dua, la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino en granda blanka mantelo kaj kun longaj nigraj flugiloj flugis super la urbo eksteren, al granda monto. Sed la vojkamarado faris sin nevidebla, tiel, ke ŝi ne povis lin vidi, li flugis malantaŭ ŝi kaj vipadis la reĝidinon per sia vergo tiamaniere, ke ĉie, kie li frapis, elŝprucis sango. Kia flugado tra la aero tio estis! La vento blovis en ŝian mantelon, kiu etendiĝadis ĉiuflanken simile al granda velo de ŝipo, kaj la luno lumis tra ĝin.

"Kia hajlo! Kia hajlo!" diris la reĝidino ĉe ĉiu frapo, kiun ŝi ricevis de la vergo, kaj tion ŝi certe meritis. Fine ŝi atingis la monton kaj ekfrapis. Kun tondrosimila bruo la monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi, ĉar neniu povis lin vidi, li estis ja nevidebla. Ili iris tra granda, longa koridoro, kie la muroj briletis tre strange: tio estis pli ol mil brilantaj araneoj, kiuj kuradis sur la muroj tien kaj reen kaj lumis tute kiel fajro. Jen la venintoj eniris en grandan salonon, konstruitan el oro kaj arĝento. Floroj, havantaj la grandecon de sunfloroj, ruĝaj kaj bluaj, brilis ĉe la muroj, sed neniu povis deŝiri la florojn, ĉar iliaj trunketoj estis abomenindaj, venenaj serpentoj, kaj la floroj mem estis fajro, kiu flamis el iliaj faŭkoj. Ĉe la plafono brilis lampiroj kaj ĉielbluaj vespertoj, kiuj frapadis per la maldikaj flugiloj. Ĉio aspektis tre strange. En la mezo sur la tero staris trono, kiun portis sur si kvar ĉevalskeletoj, havantaj jungilaron el ruĝaj fajraraneoj. La trono mem estis el laktoblanka vitro, kaj la kuseno sur ĝi konsistis el malgrandaj nigraj musoj, kiuj reciproke mordadis al si la vostojn. Super la trono estis baldakeno el rozokoloraj araneaĵoj, inkrustitaj per plej ĉarmaj malgrandaj verdaj muŝoj, kiuj brilis kiel multekostaj ŝtonoj. Sur la trono