Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sidis maljuna sorĉisto kun krono sur la abomeninda kapo kaj kun sceptro en la mano. Li kisis la reĝidinon sur la frunto, sidigis ŝin flanke de si sur la multekosta trono, kaj nun komenciĝis la muziko. Grandaj nigraj akridoj ludis sur buŝharmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron, ĉar ĝi ne havis tamburon. Tio estis amuza koncerto. Malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono. La vojkamaradon neniu povis vidi, li stariĝis ĝuste malantaŭ la trono kaj vidis kaj aŭdis ĉion. La korteganoj, kiuj nun ankaŭ aperis, estis elegantaj kaj grandsinjoraj, sed kiu povosciis bone rigardi, tiu povis tuj rimarki, kia estis ilia esenco. Ili estis bastonoj de balailoj kun brasikaj kapoj supre, nenio pli. La sorĉisto nur ensorĉis en ilin vivon kaj donis al ili broditajn vestojn. Sed tio ne estis ja grava, ili estis ja uzataj nur por parado.

Post kelktempa dancado la reĝidino rakontis al la sorĉisto, ke ŝi ricevis novan svatiĝanton, kaj demandis lin, pri kio ŝi pensu, por ke en la sekvanta mateno ŝi lin demandu pri tio, kiam li venos en la palacon.

"Aŭdu!" diris la sorĉisto, "mi ion diros al vi. Elektu ion tre facilan, tiam ĝi certe ne venos al li en la kapon. Pensu pri via ŝuo. Tion li ne divenos. Tiam lasu dehaki al li la kapon, sed ne forgesu, kiam vi morgaŭ nokte denove venos al mi, kunporti kun vi liajn okulojn, ĉar mi volas ilin manĝi."

La reĝidino kliniĝis tre profunde kaj diris, ke ŝi ne forgesos pri la okuloj. Tiam la sorĉisto malfermis la monton, kaj ŝi flugis returne hejmen, sed la vojkamarado sekvis ŝin kaj batadis ŝin per la vergo tiel forte, ke ŝi laŭte ĝemadis pro la terura hajlo kaj penis per ĉiuj fortoj kiel eble plej rapide veni tra la fenestro en sian dormoĉambron. La vojkamarado flugis al la gastejo, kie Johano ĉiam ankoraŭ dormis, li malligis siajn flugilojn kaj poste metis sin ankaŭ en la liton, ĉar li estis kompreneble tre laca.

Estis ankoraŭ frue matene, kiam Johano vekiĝis. La vojkamarado ankaŭ leviĝis kaj rakontis, ke li havis en la nokto tre strangan sonĝon pri la reĝidino kaj pri ŝia ŝuo, kaj tial li petis, ke Johano demandu, ĉu la reĝidino ne pensis pri sia ŝuo. Tion li aŭdis ja de la sorĉisto en la monto, sed pri tio li ne volis rakonti al Johano.

"Mi povas demandi tion tiel same bone, kiel ĉion alian", diris Johano; "eble tio estas ĝusta, kion vi sonĝis, ĉar mi firme konfidas, ke la bona Dio al mi helpos. Sed por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ, ĉar se mi divenos malĝuste, mi vin plu neniam vidos."

Ili kisis sin reciproke, kaj Johano iris en la urbon, al la palaco. La tuta salono estis plena de homoj, la juĝistoj sidis en siaj apogseĝoj kaj havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo de molanasoj, ĉar ili devis