multe pensi. La maljuna reĝo leviĝis kaj viŝis al si la okulojn per blanka poŝtuko. Jen eniris la reĝidino; ŝi estis ankoraŭ multe pli bela ol hieraŭ kaj salutis plej afable la ĉeestantojn, sed al Johano ŝi donis la manon kaj diris: "Bonan tagon, mia kara!"
Nun Johano devis diveni, pri kio ŝi pensis. Ho Dio, kiel amike ŝi lin rigardis! Sed apenaŭ ŝi aŭdis, ke li eldiris la solan vorton "ŝuo", ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto kaj tremo trakuris ŝian tutan korpon; nenio tamen povis helpi al ŝi, ĉar li divenis ĝuste.
Ha, kiel ĝoja fariĝis la maljuna reĝo! Pro raviteco li faris transkapiĝan salton, kaj ĉiuj homoj laŭte aplaŭdis al li kaj al Johano, kiu nun la unuan fojon ĝuste divenis.
La vojkamarado lumradiis de ĝojo, kiam li aŭdis, kiel bone la afero pasis; sed Johano kunmetis la manojn kaj dankis al la bona Dio, kiu certe helpos al li ankaŭ la du aliajn fojojn. En la sekvanta tago li devis jam diveni denove.
La vespero pasis kiel la hieraŭa. Kiam Johano dormis, la vojkamarado flugis malantaŭ la reĝidino al la monto kaj vipadis ŝin ankoraŭ pli forte ol la unuan fojon, ĉar nun li kunprenis kun si du vergojn. Neniu povis lin vidi, kaj li ĉion aŭdis. La reĝidino decidis pensi pri sia ganto, kaj tion li rakontis al Johano, kvazaŭ li tion sonĝis. Johano facile povis ĝuste diveni, kaj en la palaco fariĝis plej granda ĝojo. Nun la tuta kortego saltis transkapiĝe, imitante tion, kion la reĝo faris la unuan fojon, sed la reĝidino kuŝis sur sofo kaj ne povis diri eĉ unu vorton. Nun ĉio dependis de tio, ĉu Johano ankaŭ la trian fojon povos bone diveni. Se li sukcesos, li ricevos ja la belan reĝidinon kaj heredos la tutan regnon post la morto de la maljuna reĝo; sed se li divenos malĝuste, li perdos sian vivon kaj la sorĉisto manĝos liajn belajn bluajn okulojn.
En la vespero antaŭ tiu lasta divenado Johano frue enlitiĝis, faris sian vesperan preĝon kaj trankvile endormiĝis; sed la vojkamarado alligis siajn flugilojn al la dorso, zonis la sabron al sia flanko kaj prenis kun si ĉiujn tri vergojn, kaj tiam li flugis al la palaco.
Estis mallumega nokto; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj kaj en la ĝardeno la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, ĉiuminute fleksis sin kiel kano. Fulmadis senĉese, kaj tondroj bruadis dum la tuta nokto tiamaniere, kvazaŭ tio estus unu seninterrompa frapo. Jen la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino elflugis. Ŝi estis pala, kiel la morto, sed ŝi ridis pri la malbona vetero, kiu ŝajnis al ŝi ankoraŭ ne sufiĉe sovaĝa kaj ventega, kaj ŝia blanka mantelo saltadis en la aero kiel granda velo de ŝipo. Sed la vojkamarado vipadis ŝin per siaj tri