Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Pri kio mi pensis?" ŝi diris al Johano; kaj tuj li malligis la poŝtukon, kaj lin mem frapis teruro, kiam li ekvidis la malbelan kapon de la sorĉisto. Tremo atakis ĉe tiu terura vido ĉiujn homojn, sed la reĝidino sidis tute kiel ŝtona statuo kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. Fine ŝi leviĝis kaj donis al Johano la manon, ĉar li divenis ja ĝuste. Ŝi rigardis nek lin nek iun alian, ŝi nur ĝemis tute laŭte: "Nun vi estas mia sinjoro! hodiaŭ vespere ni festos la interedziĝon!"

"Tiel la afero plaĉas al mi!" diris la maljuna reĝo, "tion certe ni deziras!" Ĉiuj homoj kriis hura, la parada gardistaro eksonigis muzikon sur la stratoj, la sonoriloj sonoris kaj la kukistinoj deprenis la nigran krepon de siaj sukerpupoj, ĉar nun ĉie regis ĝojo. Tri tutaj rostitaj bovoj, farĉitaj per anasoj kaj kokinoj, estis elmetitaj meze de la bazaro, kaj ĉiu havis la rajton detranĉi al si pecon. La fontanoj ŝprucigis plej bonan vinon, kaj kiam oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon, oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn, kaj tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj.

Vespere la tuta urbo estis iluminita, la soldatoj pafis per kanonoj kaj la knaboj per krakiloj, kaj en la palaco oni manĝis kaj trinkis, intertuŝis la glasojn kaj saltis, ĉiuj altrangaj sinjoroj kaj belaj fraŭlinoj dancis unuj kun la aliaj; malproksime estis aŭdata ilia kantado:

„Por edziĝa fest' en la salono La knabinoj belaj kolektiĝis. He, sinjoroj! sonas violono! He, fraŭlinoj! danco komenciĝis! Dancu, saltu gaje, brue, ĝoje, Dancu plu, denove kaj refoje!“

Sed la reĝidino estis ja ankoraŭ sorĉistino kaj tute ne amis Johanon Pri tio la vojkamarado memoris, kaj tial li donis al Johano tri plumojn el la flugiloj de la cigno kaj unu boteleton, kiu enhavis en si nur malmulte da gutoj. Li konsilis al Johano, ke li starigu antaŭ la lito de la reĝidino barelon plenan de akvo kaj, dum ŝia enirado en la liton, li donu al ŝi malgrandan puŝon tiel, ke ŝi falu en la akvon; tiam li subakvigu ŝin trifoje, enmetinte antaŭe la plumojn kaj la gutojn; tiam la sorĉa spirito foriĝos de ŝi, kaj ŝi lin ekamos.

Johano faris ĉion, kion la vojkamarado konsilis. La reĝidino laŭte ekkriis, kiam li ŝin subakvigis, kaj ŝi baraktis sub liaj manoj en la formo de granda karbonigra cigno kun flamĵetantaj okuloj. Kiam ĝi la duan fojon elakviĝis, la cigno estis blanka, esceptinte unu solan nigran ringon ĉirkaŭ la kolo. Johano pie preĝis al Dio kaj triafoje subakvigis la