birdon, kaj en la sama momento ĝi aliformiĝis en plej belan reĝidinon. Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe kaj dankis lin kun larmoj en la okuloj pro tio, ke li forigis ŝian sorĉitecon.
En la sekvanta mateno venis la maljuna reĝo kun sia tuta korteganaro, kaj tiam komenciĝis senfina gratulado; plej laste venis la vojkamarado, kiu havis sian bastonon en la mano kaj la tornistron sur la dorso. Johano kisis lin multfoje kaj diris, ke li ne devas forvojaĝi, ke li devas resti ĉe li, ĉar li estas ja la kaŭzo de lia tuta feliĉo. Sed la kamarado balancis la kapon kaj diris milde kaj amike: "Ne, nun mia tempo finiĝis. Mi nur pagis mian ŝuldon. Ĉu vi memoras la mortintan viron, al kiu la malbonaj homoj volis fari ofendon? Vi fordonis ĉion, kion vi havis, por ke li havu ripozon en sia ĉerko. La mortinto estas mi!"
En la sama momento li malaperis.
La edziĝa festo daŭris tutan monaton. Johano kaj la reĝidino tre amis unu la alian, kaj la maljuna reĝo travivis multe da ĝojaj tagoj, li rajdigadis sur siaj genuoj iliajn plej ĉarmajn malgrandajn infanojn kaj lasis ilin ludi kun lia sceptro. Johano fariĝis reĝo super la tuta lando.
Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed ĝi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo ĝis super la akvo. Tie loĝas la popolo de maro.
Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj. Ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la branĉoj, tute tiel, kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo de la maro. La muroj estas el koraloj,