Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĵetis sin en la maron. Nevidate ŝi kisis la frunton de la fianĉino, ridetis al la reĝido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozeruĝa nubo, kiu naĝis en la aero.

"Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon ĉielan!"

"Eĉ pli frue ni povas tien veni!" diris unu el la spiritoj de la aero. "Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por ĉiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la ĉambro, kaj kiam ni el ĝojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malĝojo, kaj ĉiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagan!"



LA NOVAJ VESTOJ DE LA REĜO

Antaŭ multe da jaroj vivis imperiestro, kiu tiel treege ŝatis belajn novajn vestojn, ke li elspezis sian tutan monon por esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgis pri siaj soldatoj, ne ŝatis komedion kaj nek veturi en arbaro, krom nur se tio donis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Li havis robon por ĉiu horo de la tago, kaj kiel ordinare oni diras pri ĉiu alia rego, ke li estas en la konsilistaro, tiel oni ĉiam diris ĉi tie: "La imperiestro estas en la vestoŝranko!"

En la granda urbo, kie li loĝis, la vivo estis tre gaja, ĉiutage venis multaj fremduloj. Iun tagon venis du fraŭdistoj; ili ŝajnigis sin teksistoj kaj diris, ke ili komprenas teksi la plej ravan ŝtofon, kiun oni povas imagi al si. Ne nur la koloroj kaj la desegno estis io eksterordinare bela, sed la vestoj, kiujn oni kudris el la ŝtofo, havis tiun mirindan econ, ke ili fariĝas nevideblaj por ĉiu homo, kiu ne taŭgas por sia ofico, aŭ kiu estas nepermeseble stulta.

"Tio estus ja bonegaj vestoj," pensis la imperiestro; "portante