Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ilin, mi povus ekscii, kiuj viroj en mia regno ne taŭgas por tiu ofico, kiun ili havas; mi povus distingi la saĝajn de la stultaj! Jes, tiun ŝtofon oni tuj devas teksi por mi!" Kaj li donis al la du fraŭdistoj grandan antaŭpagon, por ke ili komencu sian laboron.

Ili ankaŭ starigis du teksilojn kaj ŝajnigis, kvazaŭ ili laborus, sed ili havis tute nenion en la teksilo. Senĝene ili postulis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron; sed tion ili metis en sian propran sakon kaj laboris per la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis malfrue en la nokto.

"Nun mi tre ŝatus scii, kiom ili atingis pri la ŝtofo!" pensis la imperiestro, sed li havis iom strangan senton ĉe la koro pro la penso, ke tiu, kiu estas stulta aŭ malbone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi ĝin; nu, li ja kredis certe, ke li ne bezonas timi pro si mem, sed tamen li volis unue sendi alian personon por rigardi, kiel statas la afero. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kiun mirindan forton havas la ŝtofo, kaj ĉiuj estis avidaj por vidi, kiel maltaŭga aŭ stulta estas lia najbaro.

"Mi sendos al la teksisto mian maljunan, honestan ministron!" pensis la imperiestro, "li povas plej bone vidi, kiel aspektas la ŝtofo, ĉar li havas kapablon, kaj neniu prizorgas sian oficon pli bone ol li!"

Nun la maljuna, bonkora ministro eniris en la salonon, kie la du fraŭdistoj sidis laborantaj per la malplenaj teksiloj. "Dio gardu nin!" pensis la maljuna ministro kaj malfermegis la okulojn, "mi ja povas nenion vidi!" Sed tion li ne diris.

Ambaŭ fraŭdistoj petis lin bonvole proksimiĝi kaj demandis, ĉu ne estas bela desegno kaj ravaj koloroj. Tiam ili montris al la malplena teksilo, kaj la kompatinda maljuna ministro daŭre malfermegis la okulojn, sed li povis nenion vidi, ĉar nenio estis. "Sinjoro Dio!" li pensis, "Ĉu eble mi estas stulta? Tion mi neniam kredis, kaj tion neniu homo rajtas scii! ĉu eble mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, mi ne povas riski rakonti, ke mi ne povas vidi la ŝtofon!"

"Nu, vi nenion diras pri ĝi!" diris unu el la teksantoj. "Oo, ĝi estas bela! nepre plej dolĉa!" diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj, "tiu desegno kaj tiuj koloroj! Jes, mi diros al la imperiestro, ke ĝi treege plaĉas al mi!"

"Nu, tio ĝojigas nin!" diris ambaŭ teksistoj, kaj nun ili nomis la kolorojn kaj la kuriozan desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis, por ke li povu diri la samon, kiam li venos hejmen al la imperiestro, kaj tion li faris.

Nun la fraŭdistoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, tion ili devis uzi por teksado. Ili metis ĉion en siajn proprajn