poŝojn, en la teksilon venis eĉ ne unu fadeno, sed kiel antaŭe ili pluteksis per la malplena teksilo.
Baldaŭ la imperiestro denove sendis alian bonkoran oficiston por vidi, kiel statas la teksado, kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Okazis por li tiel same kiel por la ministro, li rigardis kaj rigardis, sed ĉar estis nenio krom la malplenaj teksiloj, li povis nenion vidi.
"Jes, ĉu ĝi ne estas bela ŝtofo!" diris ambaŭ fraŭdistoj kaj montris kaj klarigis la ravan desegnon, kiu tute ne estis.
"Stulta mi ne estas!" pensis la viro, "do estas mia bona ofico, por kiu mi ne taŭgas? Tio estas tre stranga! sed tion oni ne lasu iun senti!" kaj tiam li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis al ili sian ĝojon pri la belaj koloroj kaj la rava desegno. "Jes, ĝi estas nepre plej dolĉa!" li diris al la imperiestro.
Ĉiuj homoj en la urbo parolis pri la belega ŝtofo.
Nun la imperiestro mem volis vidi ĝin, dum ĝi ankoraŭ estis en la teksilo.
Kun tuta aro da elektitaj viroj, inter kiuj la du maljunaj, bonkoraj oficistoj, kiuj jam antaŭe estis tie, li nun iris al la du ruzaj fraŭdistoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen ŝnureto aŭ fadeno. " "Jes, ĉu ĝi ne estas magnifique!" diris ambaŭ bonkoraj oficistoj. "Ĉu Via Moŝto vidas, kian desegnon, kiajn kolorojn!" kaj tiam ili montris al la malplena teksilo, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble povas vidi la ŝtofon.
"Kion!" pensis la imperiestro, "mi vidas nenion! Tio estas ja terura! ĉu mi estas stulta? Ĉu mi ne taŭgas por esti imperiestro? Ĉi tio estas la plej terura, kio povus okazi al mi!" "0o, ĝi estas tre bela!" diris la imperiestro, "ĝi havas mian plej altan aprobon!" kaj li kapgestis kontente kaj rigardis la malplenan teksilon; li ne volis diri, ke nenion li povas vidi. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardis kaj rigardis, sed ne vidis pli ol ĉiuj aliaj, sed same kiel la imperiestro ili diris, "0o, ĝi estas tre bela!" kaj ili konsilis al li preni vestojn el tiu nova belega ŝtofo unuafoje por la granda procesio okazonta. "ĝi estas magnifique! belega, eminenta!" oni diris de buŝo al buŝo, kaj ili ĉiuj estis tiel sincere ĝojaj. La imperiestro donis al ĉiu el la fraŭdistoj kavaliran krucon por fiksi en la butontruo kaj la titolon teksojunkro.
La tutan nokton antaŭ tiu antaŭtagmezo, kiam la procesio devis okazi, la fraŭdistoj sidis laborantaj kaj havis pli ol dek ses kandelojn lumigitaj. Oni povis vidi, ke ili estas forte okupitaj finpretigi la novajn vestojn de la imperiestro. Ili ŝajnigis, kvazaŭ ili deprenus de la teksilo la ŝtofon, ili tondis en la aero per grandaj tondiloj, ili kudris per kudrilo sen fadeno kaj finfine diris: "Rigardu, nun la vestoj estas pretaj!"