Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun siaj plej distingitaj korteganoj la imperiestro mem venis tien, kaj ambaŭ fraŭdistoj levis unu brakon, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: "Rigardu, jen la pantalono! Jen la robo! Jen la mantelo!" kaj tiel plue. "Ĝi estas malpeza, kiel araneaĵo! Oni devus kredi, ke nenio estas sur la korpo, sed ĝuste tio estas ĝia avantaĝo!"

"Jes!" diris ĉiuj korteganoj, sed ili povis nenion vidi, ĉar nenio estis.

"Ĉu nun plej grace plaĉus al Via Imperiestra Moŝto depreni la vestojn!" diris la fraŭdistoj, kaj ni surmetos al Vi la novajn ĉi tie antaŭ la granda spegulo!"

La imperiestro demetis ĉiujn siajn vestojn, kaj la fraŭdistoj faris, kvazaŭ ili surmetus ĉiun pecon de la novaj, kiuj devus esti kudritaj, kaj ili prenis lin ĉe la talio kaj faris, kvazaŭ ili alligus ion, tio estis la trenaĵo, kaj la imperiestro turnis sin kaj turnadis sin antaŭ la spegulo. "Dio, kiel tio belvestas! kiel rave ĝi sidas!" diris ili ĉiuj. "Kia desegno! kiaj koloroj! Ĝi estas multekosta vesto!"

"Ekstere oni staras kun la baldakeno, kiu en la procesio estos portata super Via Moŝto!" diris la supera ceremoniestro.

"Jes, mi estas ja preta!" diris la imperiestro. "Ĉu ĝi ne bone sidas!" Kaj tiam ankoraŭfoje li turnis sin antaŭ la spegulo, por ke tio ŝajnigu, kvazaŭ li vere rigardus sian ornamaĵon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon, palpis per la manoj laŭ la planko, kvazaŭ ili prenus la trenaĵon, ili iris kaj tenis en la aero, ili ne kuraĝis sentigi, ke nenion ili povis vidi.

Kaj tiam la imperiestro iris en la procesio sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la strato kaj en la fenestroj diris: "Dio, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la imperiestro! Kiel ravan trenaĵon li havas sur la robo! Kiel bonege ĝi sidas!" Neniu volis sentigi, ke nenion li vidas, ĉar do ankaŭ li ja ne taŭgus en sia ofico, aŭ estus tre stulta. Neniu el la vestoj de la imperiestro havis tiom da sukceso.

"Sed li ja havas nenion sur si!" diris eta infano. "Sinjoro Dio, aŭdu la voĉon de la senkulpulo!" diris la patro; kaj oni flustris unu al alia, kion diris la infano.

"Li havas nenion sur si, diras eta infano, li havas nenion sur si!"

"Li havas nenion sur si!" kriis finfine la tuta popolo. Kaj malagrabliĝis en la imperiestro, ĉar ŝajnis al li, ke ili pravas, sed li pensis jene: "Nun mi devas elteni la procesion." Kaj tiam li tenis sin ankoraŭ pli fiere, kaj la ĉambelanoj iris portante la trenaĵon, kiu tute ne estis.