En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado. Aranĝi tion oni ja devis; nun tio estis farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn. Unu duono de la gastaro sidis jam ĉe la ludotabloj, kaj la dua duono atendis, kio rezultos el la propono de la mastrino: "Volu proponi, kion ni komencu!" La interparolado estis sufiĉe vigla. Interalie la interparolado ektuŝis ankaŭ la epokon de la mezaj jarcentoj. Kelkaj opiniis, ke ĝi estis multe pli bona ol nia tempo; la jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li, kaj ili ambaŭ akre atakis la gazetan artikolon de Oersted pri malnovaj kaj novaj tempoj, en kiu la prefero estis donita al nia tempo. La jura konsilisto opiniis, ke la plej bela kaj plej feliĉa estis la tempo de la dana reĝo Johano.
Dum tuta ĉi tiu parolado kaj diskutado, kiu nur por unu momento estis interompita per la alporto de la gazetoj, kiuj cetere enhavis nenion legindan, ni enrigardu iom en la antaŭĉambron, kie trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galoŝoj. Tie sidis du knabinoj, juna kaj maljuna; oni povus pensi, ke ili venis, por rekonduki kun si siajn mastrinojn, tiun aŭ alian maljunan fraŭlinon aŭ vidvinon. Sed se oni rigardis pli precize, oni povis tuj rimarki, ke ili ne povis esti simplaj servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj, kaj iliaj vestoj havis tro originalan fasonon: Tio estis du feinoj; la pli juna estis ne la Diino de Feliĉo mem, sed unu el la servistinoj de ŝiaj ĉambelaninoj, kiuj disdonas la malpli gravajn donacojn de la feliĉo; la dua aspektis eksterordinare serioze, ŝi estis la malĝojo; ĉi tiu faras siajn aferojn ĉiam mem, per sia propra persono, ĉar tiam ŝi scias, ke la aferoj estas bone plenumitaj.