Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili rakontis al si reciproke, kie ili estis en tiu tago; tiu, kiu estis servistino de ĉambelanino de la Diino de Feliĉo, plenumis nur negravajn komisiojn: ŝi ŝirmis, kiel ŝi rakontis, novan ĉapelon kontraŭ subita pluvego, ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo, kaj aliajn similajn komisiojn; sed tio, kion ŝi estis ankoraŭ faronta, estis io tute eksterordinara.

Mi devas diri al vi, ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, kaj porhonore de tio estas komisie transdonita al mi paro da galoŝoj, kiujn mi devas alporti al la homoj. La galoŝoj havas tiun econ, ke ĉiu, kiu ilin portas, tuj estas transportata en tiun situacion aŭ en tiun tempon, kie li pleje volas esti. Ĉiu deziro rilate tempon aŭ lokon estas tuj plenumata, kaj la homo tiamaniere povas fine trovi feliĉon sur la tero.

Ĉu vi tion kredas? diris la Malĝojo; "mi ne kredas; kontraŭe, li fariĝos senfine malfeliĉa kaj benos la momenton, kiam li denove liberiĝos de la galoŝoj."

Kia ideo! respondis la dua. "Jen mi starigos ilin ĉi tie apud la pordo, iu per eraro metos ilin sur sin kaj fariĝos feliĉulo."

II
Kio okazis al la jura konsilisto

Estis mallume. La jura konsilisto Knap, tute enprofundiĝinta en la tempon de la reĝo Johano, volis foriri hejmen, kaj hazarde li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo, kaj kun ili li eliris sur la Orientan straton; sed per la sorĉa forto de la galoŝoj li transportiĝis en la tempon de la reĝo Johano, kaj tial lia piedo trovis sur la strato nenion krom ŝlimo kaj marĉo, ĉar en tiu tempo ne ekzistis ankoraŭ ŝtona pavimo.

Estas terure, kiel malpure estas ĉi tie! diris la jura konsilisto. "La tuta trotuaro kvazaŭ malaperis, kaj ĉiuj lanternoj estas estingitaj!"

La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo, tial regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi. Tamen ĉe la plej proksima angulo pendis lanterno antaŭ bildo de la Sankta Virgulino, sed la lumo estis preskaŭ kiel nenio, tiel, ke li ĝin rimarkis nur tiam, kiam li staris tute sub ĝi, kaj liaj okuloj tute mirigite trafis la pentritan bildon de la patrino kun la infano.

Ĉi tie certe troviĝas ia muzeo, li pensis, "kaj oni forgesis depreni la elpendaĵon!"