Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Novan Bazaron, kiu tamen tiam estis ankoraŭ granda herbejo. Elstaris nur apartaj arbetaĵoj, kaj laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo aŭ rivereto. Kelkaj mizeraj lignaj budoj por Holandaj ŝipistoj, laŭ kiuj la loko estas nomita "Holanda Herbejo", staris sur la transa bordo.

Aŭ mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aŭ mi estas ebria! ekkriis la jura konsilisto. "Kio do tio estas? Kio tio estas?"

Li iris denove returne, firme kredante, ke li estas malsana. Kiam li denove iris sur la straton, li rigardis la domojn pli atente, - la plimulto el ili estis el traboj, kaj multaj havis nur pajlan tegmenton.

Ne, mi estas forte malsana! li ĝemis, "kaj tamen mi trinkis ja nur unu solan glason da punĉo; sed mi ne povas ĝin digesti! Tio estis efektive stranga ideo doni al ni punĉon kaj varman salmon; mi tion diros al nia mastrino. Ĉu eble mi iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? Sed tio aspektus ja iom absurde, kaj cetere kiu scias, ĉu ili ankoraŭ ne dormas!"

Li tamen komencis serĉi per la okuloj la domon, sed li nenie povis ĝin trovi.

Estas ja terure! Mi ne povas plu rekoni la Orientan straton! Neniu magazeno ĉi estas! Mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn, kvazaŭ mi troviĝus en provinca urbeto. Mi estas malsana; mi ne devas min ĝeni. Sed kien, al la diablo, malaperis la domo de mia mastro? Ĝi ne estas plu la sama! Sed interne almenaŭ homoj ankoraŭ ne dormas. Ha, mi certe estas malsana! Fine li trafis ne tute fermitan pordon, kie lumo penetris tra fendo. Tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo. La ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo. Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton.

Pardonu! diris la jura konsilisto al la mastrino, kiu aliris al li renkonte; "Mi subite tre malsaniĝis; ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon, por veturi al la Kristiana haveno?"

La virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj kaj skuis la ŝultrojn. Tiam li ekparolis al ŝi germane; la jura konsilisto supozis, ke ŝi ne komprenas dane, kaj tial li ripetis sian deziron germane. Tio, kiel ankaŭ liaj vestoj, firmigis ĉe la virino la opinion, ke li estas alilandulo. Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis, kaj tial ŝi alportis al li kruĉon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo kvankam ĝi ĵus estis alportita el puto.