Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rigardi al la homoj en la koron. Tio, li pensis, estus ja multe pli interesa, ol nur rigardi, kio fariĝos en la venonta jaro, ĉar la lastan oni ja sen tio ekscios, sed la unuan oni neniam povas ekscii. "Mi prezentas al mi la tutan vicon de la sinjoroj kaj sinjorinoj sur la unua benko, se oni povus rekte enrigardi al ili en la bruston! tio estus ja ekspozicio, speco de magazeno! Ĉe tiu sinjorino tie mi certe malkovrus grandan magazenon de modaĵoj, ĉe ĉi tiu nur malplenan halon, por kiu tamen purigo estus tre utila. Sed ĉu troviĝus ankaŭ bonaj magazenoj? Ho jes!" li ekĝemis, "mi konas unu, en kiu ĉio estas bonega, sed en ĝi regas jam komizo, tio estas la sola malbonaĵo en la tuta magazeno! El tiu aŭ alia oni aŭdus la inviton: ‚Estu tiel bona kaj eniru!’ Jes, mi dezirus eniri, mi dezirus tramigri la korojn, kiel ĉarma malgranda penso."

Nu, tio sufiĉis por la galoŝoj; la tuta juna oficisto ŝrumpis kaj komencis tute eksterordinaran vojaĝan tra la koroj de la unuavicaj rigardantoj. La unua koro, kiun li tramigris, apartenis al sinjorino; sed en la unua momento li pensis, ke li troviĝas en ortopedia instituto, kiel oni nomas tian domon, en kiu la kuracistoj liberigas homojn de iliaj elkreskaĵoj kaj faras ilin denove rektaj; li pensis, ke li troviĝas en la ĉambro, kie sur la muroj pendas la gipsaj kopioj de malbone kreskintaj membroj; sed la diferenco konsistis en tio, ke en la instituto ili estas farataj post la eniro en la instituton, sed ĉi tie en la koro ili estis faritaj post la eliro de la gastoj kaj bone konservataj. Tio estis gipsaj kopioj de amikinoj; kopioj de iliaj korpaj kaj spiritaj kriplaĵoj, kiuj tie estis konservataj.

Rapide li eniris en alian virinan koron; sed ĉi tiu prezentiĝis al li kiel granda sankta preĝejo. La blanka kolombo de senkulpeco flugetadis super la ĉefaltaro. Tre volonte li stariĝus sur la genuoj; sed li devis iri pluen, en la sekvantan koron, li tamen aŭdis ankoraŭ la tonojn de orgeno, kaj ŝajnis al li, ke li mem fariĝis nova, pli bona homo, li mem ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la sekvantan sanktejon, kiu montris al li malriĉan subtegmentan ĉambreton kun malsana patrino, sed tra la malfermita fenestro lumis la varma suno de Dio, belegaj rozoj balancadis la kapojn el la malgranda ligna kesteto sur la tegmento, kaj du ĉielbluaj birdoj kantis pri ĝojo de infano, dum la malsana patrino petegis Dion pri beno por ŝia filino.

Nun li rampis sur la manoj kaj piedoj tra plenigita butiko de buĉisto, li trovis nur viandon kaj ĉie denove nur viandon; tio estis la koro de riĉa fama viro; kies nomo estis sur ĉies lipoj. Jen li troviĝis en la koro de lia edzino, kiu prezentis malnovan ruiniĝintan kolombejon; la bildo de la edzo servis nur kiel ventoflago; ĝi estis en komunikiĝo kun la pordoj, kiuj malfermiĝadis kaj fermiĝadis laŭ la turniĝoj de la edzo.