Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esti tre utilaj por li. Li surmetis ilin. Nun li devis fari la provon, ĉu li povos sin trapremi; li neniam antaŭe tion provis. Li komencis.

Dio donu, ke mi antaŭ ĉio trapremu la kapon! li diris; kaj tuj ĝi traglitis facile kaj sukcese, kvankam ĝi estis tre granda kaj dika; tion faris la galoŝoj. Sed nun ankaŭ la korpo devis trairi; ĝi haltis.

Ho ve, mi estas tro dika! li diris. "Mi pensis, ke plej malfacile iros la kapo! Mi ne povas traiĝi."

Nun li volis rapide retiri la kapon, sed li ne sukcesis. La kolon li povis facile movi, sed nenion pli. Lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro. La galoŝoj de feliĉo metis lin en tiun teruran situacion, kaj malfeliĉe ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon, ne, li agis, kaj tial li ne povis ŝoviĝi de la loko. Torente faladis la pluvo, eĉ unu homon oni ne povis vidi sur la strato.

La sonorilon de la pordo li ne povis atingi, kiel do li nun liberiĝus? Li antaŭvidis, ke li povus stari ĉi tie ĝis la mateno, tiam oni devus antaŭ ĉio venigi forĝiston, por trafajli la ferajn stangojn, sed tio ne povas esti farata tre rapide; la tuta knaba lernejo, kiu troviĝis ĝuste kontraŭe, leviĝus sur la piedojn, ĉiuj loĝantoj de la institucio kunvenus, por vidi lin ĉe la kolono de malhonoro, fariĝus granda kunkuro. "Ho! la sango leviĝas al mi en la kapon tiel, ke mi povas freneziĝi. Jes, mi freneziĝas. Ho, se mi denove estus libera, tiam ĉio pasus!"

Nu, tion li devis diri pli frue! Tuj, kiam la deziro estis eldirita, lia kapo liberiĝis, kaj li enkuris nun en la domon, tute surdigita de la teruro, kiun kaŭzis al li la galoŝoj de feliĉo.

Tamen ne pensu, ke kun tio ĉio pasis; ho ne, venis ankoraŭ io pli malbona.

Pasis la nokto kaj ankaŭ la sekvanta tago, kaj neniu demandis pri la galoŝoj.

Vespere okazis prezentado en fama amatora teatro. Ĉiuj lokoj en la teatro estis okupitaj. Inter la deklamaĵoj troviĝis ankaŭ nova versaĵo, sub la titolo "Okulvitroj de la onklino". Kiam iu rigardis tra ili, la homoj aperis al li kiel ludkartoj, kaj laŭ ili oni povis antaŭdiri la okazontaĵojn de la venonta jaro.

La versaĵo estis bonege deklamita, kaj la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon. Inter la rigardantoj troviĝis ankaŭ nia juna hospitala oficisto, kiu videble tute forgesis jam sian hieraŭan noktan aventuron. La galoŝojn li metis sur sin, ĉar oni ilin ne reprenis, kaj ĉar sur la strato estis tre kote, ili povis esti al li tre utilaj.

La versaĵo plaĉis al li. Lin tre vigle okupis la penso, kiajn profitojn oni havus, se oni posedus tiajn okulvitrojn. Eble oni povus, per ĝusta uzado,