Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tio povus fariĝi bela ŝerco por la animo, se ĝi revenus kaj kredeble serĉus sian korpon en la Orienta strato, sed ne trovus ĝin. Kredeble ĝi antaŭ ĉio kurus en la policejon kaj demandus en la fako por perditaj objektoj, ĝis ĝi fine trafus en la hospitalon. Ni tamen povas konsoli nin per tio, ke la animo estas plej saĝa tiam, kiam ĝi agas memstare; ĝiaj malsaĝaĵoj estas kaŭzataj nur de la korpo.

Kiel ni diris, la korpo de la gardisto estis forportita en la hospitalon, tie oni portis ĝin en la ĉambron de purigado, kaj la unua afero, kiun oni faris, estis kompreneble detiro de la galoŝoj, kaj nun la animo devis reveni. Ĝi direktis sin tuj al la korpo, kaj en momento la homo reviviĝis. Li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo; por la plej granda sumo da mono li ne volus ankoraŭ unu fojon havi tian sentaĵon. Sed nun tio estis ja feliĉe travivita.

Ankoraŭ en la sama tago li povis forlasi la hospitalon, sed la galoŝoj tie restis.

Ĉefa Momento
Peco, taŭganta por deklamado.
Tute eksterordinara vojaĝo

Ĉiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo en Kopenhago; sed ĉar ĉi tiun historion espereble legos ankaŭ kelkaj ne-Kopenhaganoj, tial ni devas doni pri ĝi negrandan priskribon.

La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn. La korpoparto, kiun estas plej malfacile traigi, estas la kapo. En ĉi tio, kiel ofte en la mondo, la malgrandaj kapoj estas la plej feliĉaj. Tio sufiĉu kiel enkonduko.

Unu el la junaj oficistoj, pri kiu oni nur en korpa senco povis diri, ke li havas dikan kapon, devis ĝuste en tiu vespero havi sian deĵoron. La pluvo faladis torente; sed malgraŭ la diritaj du malhelpoj li devis nepre eliri, nur por horkvarono. Li opiniis, ke tute ne penindas konfidi tion al la pordisto, se oni povas trarampi inter la feraj stangoj. Tie kuŝis la galoŝoj, kiujn forgesis la gardisto. Li ne havis eĉ la plej malgrandan scion pri tio, ke tio estas la galoŝoj de feliĉo; en tiu malbona vetero ili povus