Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elektro la animo bezonas ankoraŭ malpli da minutoj, por plenumi tian saman flugon. La interspaco inter la korpoj ĉielaj estas por ĝi ne pli granda, ol por ni estas la distanco inter ni kaj niaj amikoj en la domoj de la sama urbo, eĉ se ili troviĝas tre proksime unuj de la aliaj. Sed tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo, se ni ne havas sur ni simile al la gardisto la galoŝojn de feliĉo.

En la daŭro de kelke da sekundoj la gardisto traflugis la 52 000 mejlojn ĝis la luno, kiu, kiel oni scias, estas el pli malpeza materio ol nia tero kaj mola; kiel freŝe falinta neĝo. Li troviĝis sur unu el la multegaj ringaj montaroj, kiujn ni konas el la granda lunkarto de D-ro Mädler; vi ĝin ja konas? Al la flanko interna la ringa montaro estis tute kruta kaj formis grandegan rondvalon. En ĉi tiu troviĝis urbo, kiu havis strangan aspekton. Prezentu al vi glason da akvo, en kiu estas disbatita ovoblanko. Tiel mola estis la urbo, kaj en ĝi estis videblaj similaj formitaĵoj kun turoj kaj kupoloj kaj velformaj altanoj, diafanaj kaj pendantaj en la maldensa aero. Nia tero ŝvebis super lia kapo kiel granda fajroruĝa globo.

Tie estis tre multe da ekzistaĵoj, ĉiuj estis el tiu speco, kiun ni nomas homoj, sed ili aspektis tute alie ol ni. Ili ankaŭ havis lingvon, sed neniu povas ja postuli, ke la animo de la gardisto ĝin komprenu; ĝi tamen ĝin komprenis.

La animo de la gardisto tre bone komprenis la lingvon de la lunloĝantoj. Ili interparolis pri nia tero kaj dubis, ĉu ĝi povas esti loĝata, ĉar, ili diris, la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi. Nur la luno, ili opiniis, estas kapabla servi kiel loĝloko por vivantaj ekzistaĵoj; ĝi estas la ĉefa ĉiela korpo, sur kiu de ĉiam vivis la civitano de la mondo.

Sed ni ne forgesu pri la Orienta strato, kaj ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la ŝtuparo, la gardista bastono elfalis el ĝia mano, kaj ĝiaj okuloj rigardis supren al la luno, kie nun troviĝis ĝia honesta animo.

Kioma horo estas, gardisto? demandis iu pasanto. Sed la gardisto absolute nenion respondis; tial la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo; sed tiam malaperis la ekvilibro. La korpo falis kaj etendiĝis laŭ sia tuta longo; la homo estis senviva. Tiam la pinĉinton atakis granda teruro; la gardisto estis senviva kaj restis senviva. Oni raportis pri tio al la polico, oni priparolis la okazintaĵon, kaj matene oni transportis la korpon en la hospitalon.