Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jes, tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enamiĝinta, sed homo prudehta ilin ne presigas. Leŭtenanto, amo kaj mizero estas kvazaŭ triangulo, aŭ kvazaŭ duono de rompita ĵetkubo de la feliĉo. Tion ankaŭ la leŭtenanto sentis, kaj tial li apogis la kapon al la kadro de la fenestro kaj profunde ekĝemis.

La kompatinda nokta gardisto tie sur la strato estas multe pli feliĉa ol mi. Li ne sentas tion, kion mi nomas manko. Li havas bone orditan mastrumaĵon, li havas edzinon kaj infanojn, kiuj ploras kun li, kiam li ploras, ĝojas kun li, kiam li ĝojas. Ho, mi estus pli feliĉa ol mi estas, se mi povus esti sur lia loko, ĉar li estas pli feliĉa ol mi!

En la sama momento la gardisto fariĝis denove gardisto: ĉar per la galoŝoj de feliĉo li estis fariĝinta leŭtenanto, sed, kiel ni vidis, li en tiu situacio sentis sin ankoraŭ multe malpli kontenta kaj esprimis preferon por sia propra stato. Tiamaniere la gardisto fariĝis denove gardisto.

Tio estis malbela sonĝo! li diris, "sed sufiĉe stranga. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estas la leŭtenanto tie supre, kio tamen tute ne faris al mi plezuron. Mankis al mi mia edzino kaj la malgrandaj kriistoj, kiuj senĉese kaj senlace ĉiam denove min kisas."

Li sidiĝis denove kaj jese balancis la kapon; li ne povis ĉesi pensi pri la sonĝo. La galoŝojn li ĉiam ankoraŭ havis sur la piedoj. Dume falstelo kiel brilanta linio traflugis la ĉielon.

Ĝi malaperis! li diris; "nu, ekzistas ankoraŭ sufiĉe multe! Mi dezirus iam vidi tiujn objektojn pli proksime, precipe la lunon, ĉar tiam ĝi ne povus forkuri de mi. Kiam ni mortas, ni flugas, kiel diras la studento, por kiu mia edzino lavas la tolaĵon, de unu stelo al alia. Tio estas mensogo, sed tio certe estus bela. Se ni povus fari almenaŭ unu salton tien supren, tiam mi nenion havus kontraŭ tio, se mia korpo eĉ restus sur la ŝtuparo!"

Vidu, oni ne devas pentri la diablon sur la muro, sed tute aparta singardeco estas necesa, kiam oni havas sur siaj piedoj la galoŝojn de la feliĉo. Aŭskultu do, kio fariĝis al la gardisto!

Ni, homoj, konas ja preskaŭ ĉiuj la rapidecon de la vaporforta veturado, ni elprovis ĝin aŭ sur fervojo, aŭ sur ŝipo sur la maro. Sed ĉi tiu flugado estas kiel la irado de la besto nomata bradipo aŭ kiel ŝoviĝado de limako en komparo kun la rapideco de la radio de lumo. Ĉi tiu flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo, kaj tamen la elektro estas ankoraŭ pli rapida. La morto estas elektra frapo, kiun ni ricevas en la koron; sur la flugiloj de la elektro leviĝas la liberiĝinta animo. Ok minutojn kaj kelke da sekundoj bezonas la sunlumo por vojaĝo de pli ol dudek milionoj da mejloj; per la rapida poŝto de la