Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li marŝadas sur la planko tien kaj reen. Kia feliĉa homo li estas! Li havas nek edzinon nek kriistojn! Ĉiun vesperon li estas en societo. Ho, se mi estus sur lia loko, tiam mi estus feliĉa homo!

Apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto. Jen li staris supre en la ĉambro kaj tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo, versaĵo de sinjoro la leŭtenanto mem. Ĉar kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio ĉiam estas farata en versoj. Sur la papero estis skribite:

Se estus mi riĉa!

Se estus mi riĉa! tre ofte mi revis,
Kaj ofte pri tio eĉ preĝon mi levis.
Mi tiam ja tuj oficiro fariĝus,
Per sabro, plumĉap' kaj orden' ornamiĝus!
Jen nun oficiro mi fine jam estas,
Sed, kiel antaŭe, riĉeco forestas.
Min benu, Kreanto, min benu, Gvidanto!

Vespere mi sidis kun juna knabino,
Ĝuante la kisojn de la amatino;
Plej dolĉaj paroloj kaj kantoj ne ĉesis;
Ĉar, kvankam min mono neniam karesis,
Vi scias, min ĉiam allogis la kanto,
Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!

Ho, estu mi riĉa! pli forte mi preĝis.
De kiam ĉe mi en la kor' ŝi ekreĝis,
La bela, la bona, pli pura ol ĉio.
Se ŝia rigard' kiel suna radio
Sciigus al mi: mi al vi apartenas!
Sed ve! Vi ja min per riĉeco ne benas,
Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!

Se estus mi riĉa! Se via okulo
Eklumus konsolon al mi, mizerulo!
Vi, kara, ĉu mian vi konas la koron?
Tralegu la versojn kaj mian doloron.
Sed estos pli bone, se vi ĝin ne konas,
Ĉirkaŭas min nokto... kaj Vi, ho Kreanto,
Konsolu ŝin, benu ŝin, mia Gvidanto!