Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li volis, ĉu li ne volis. Li estis tute en malespero, kaj kiam unu el ili diris, ke li estas ebria, li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj. Sed kiam li ilin poste petis, ke ili havigu al li droŝkon, ili pensis, ke li parolas ruse.

Neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio; oni povus pensi, li diris, ke la lando refalis en idolistecon. "Tio estas la plej terura momento en mia vivo!" Sed subite venis en lian kapon la ideo kliniĝi sub la tablon, rampi al la pordo kaj tiamaniere forkuri. Sed kiam li estis jam ĉe la pordo, la aliaj rimarkis lian intencon kaj kaptis lin je la piedoj; feliĉe por li ĉe tio defalis la galoŝoj, kaj kune kun tio malaperis la tuta ensorĉiteco.

La jura konsilisto ekvidis tute klare antaŭ si brulantan lanternon, kaj malantaŭ ĉi tiu staris majesta konstruaĵo; li rekonis ĝin, kiel ankaŭ la domojn najbarajn; tio estis la Orienta strato, en tiu aspekto, kiun ĝi nun havas; li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo, kaj ĝuste kontraŭe sidis la gardisto kaj dormis.

Ho mia Kreinto, mi kuŝis ĉi tie sur la strato kaj sonĝis! li diris. "Jes, tio estas la Orienta strato! Kiel agrable hele kaj vivoplene! Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo!"

Post du minutoj li sidis en droŝko, kiu veturigis lin al la Kristiana haveno; Li pensis pri la teruro kaj mizero, kiun li trasentis, kaj kore benis la feliĉan nuntempecon, la nunan epokon, kiun, malgraŭ ĉiuj giaj malbonaĵoj, li tamen trovis pli bona ol tiu epoko, en kiu li jus troviĝis; kaj tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.

III
Aventuro de la Gardisto

Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj! diris la gardisto. "Ili certe apartenas al la leŭtenanto, kiu loĝas tie supre. Ili kuŝis ĝuste apud la pordo de la domo!"

La honesta homo havis la deziron tiri la sonorilon kaj transdoni la galoŝojn al la leŭtenanto, ĉar ĉe li estis ankoraŭ lume; sed li ne volis veki la aliajn homojn en la domo, kaj tial li tion ne faris.

Estas kredeble varme kaj komforte, se oni havas sur si paron da tiaj aĵoj! Ili estas el tiel mola ledo! Ili estus por mi laŭmezuraj, kvazaŭ fanditaj sur mia piedo. Kiel malsaĝe la aferoj iras en ĉi tiu mondo! Tiu supre povus nun meti sin en sian varman liton, sed li tion ne faras, ne,