Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

romanon pri sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian, rakontantan pri la reĝo Arturo kaj pri la herooj de lia ronda tablo. Li eĉ ŝercis pri tio kun siaj altrangaj sinjoroj."

("Holberg rakontas en sia historio de la Dana regno, ke unu tagon, kiam la reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo, li diris ŝerce al la fama Otto Nud, kiun li tre amis: "Sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian estis bonegaj kavaliroj, tiajn kavalirojn oni nun plu ne trovas." Tiam Otto Nud respondis: "Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian.")

Jes, tiun romanon mi ankoraŭ ne legis, diris la jura konsilisto, "kredeble ĝi estas tute nova, eldonita de Heiberg."

Ho ne, respondis la homo, "ĝi aperis ne ĉe Heiberg, sed ĉe Gottfried de Ghemen."

Li do estas la aŭtoro! diris la jura konsilisto; "tio estas tre antikva nomo; li estis ja la unua dana presisto!"

Jes, li estas nia unua presisto! diris la homo.

Ĝis nun ĉio iris bone. Nun unu el la burĝoj komencis paroli pri la terura pesto, kiu furiozis antaŭ kelke da jaroj, kaj li pensis per tio pri la pesto de la jaro 1484. La jura konsilisto supozis, ke la parolo estas pri la ĥolero, kaj tiamaniere la interparolado iris tute bone. La milito kontraŭ la maraj rabistoj estis en tia proksima rilato al la priparolata afero, ke oni ne povis ne tuŝi ĝin. La anglaj maraj rabistoj, oni diris, forprenis ŝipojn de la ankrejo. La jura konsilisto, kiu havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon kontraŭ la angloj. Sed la plua interparolado iris ne tiel bone, ĉiuminute oni penis korekti unu la alian; la bonkora bakalaŭro estis tro neklera, kaj la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke ŝajnis al li tro maltimaj kaj tro malpiaj. Ili reciproke rigardadis sin kun miro kaj tute ne povis interkompreniĝi; la bakalaŭro komencis paroli latine, por esti pli bone komprenata, tio tamen neniom helpis.

Kiel vi vin sentas? demandis la mastrino kaj ektuŝis la brakon de la jura konsilisto. Nun li denove rekonsciiĝis, ĉar en la flameco de la interparolado li estis forgesinta ĉion, kio antaŭe okazis.

Ho Dio, kie mi estas! li diris, kaj li ricevis kapturniĝon, kiam li ekpensis pri tio.

Ni trinku klareton! Trinkmielon kaj Bremenan bieron! ekkriis nun unu el ja gastoj, "kaj vi devas trinki kun ni!"

Du knabinoj, el kiuj unu portis strangan kufon, eniris; ili enverŝis la trinkaĵon kaj faris riverencon. La jura konsilisto eksentis froston en la dorso,

Kio do tio estas, kio ĝi estas! li diris, sed li devis trinki kun ili, ĉu