Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

istoj, pririgardante la trovitaĵon kaj starigante ilin apude de siaj; "eĉ okulo de botisto ne povus ilin distingi!"

Sinjoro skribisto! ekkriis servisto, kiu eniris kun kelkaj paperoj.

La skribisto sin turnis, parolis kun la enirinto, kaj kiam la interparolado estis finita kaj li denove pririgardis la galoŝojn, li tute ne sciis, ĉu al li apartenas tiuj, kiuj staras dekstre, ĉu tiuj, kiuj staras maldekstre.

Kredeble tiuj, kiuj estas malsekaj! li pensis; sed li pensis malĝuste, ĉar tio estis la galoŝoj de feliĉo. Sed ĉu la polico ankaŭ ne povas erari? Li metis sur sin la galoŝojn, enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon, prenis aliajn sub la brakon, por hejme ilin tralegi kaj transskribi. Tiam estis dimanĉa antaŭtagmezo, kaj la vetero estis bela. "Promeno al Monto Frederika certe estus bona por mi", li pensis, kaj li ekvojiris.

Neniu povis esti pli modesta kaj pii diligenta ol tiu juna homo, kaj tial ni plenkore povas bondeziri al li en lia promenado; post la multa sidado ĝi estis vera bonfaro por li. En la komenco li nur vagadis senpense, kaj tial la galoŝoj ne havis okazon, por montri sian sorĉan forton.

En la granda aleo, kiu kondukis al la kastelo, li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ li komencos sian someran vojaĝon.

Do jam denove for! diris la skribisto; "vi estas feliĉa, libera homo! Vi povas flugi, kien vi volas, sed ni havas katenojn sur la piedoj!"

Estas vere, vi estas alkatenita, sed al pandona arbo! diris la poeto. "Vi ne bezonas zorgi pri la morgaŭa tago, kaj kiam vi maljuniĝas, vi ricevas sufiĉan emeritan salajron."

Al vi tamen estas plej bone! diris la skribisto. "Sidi ĉe si kaj verki poeziaĵojn estas ja certe vera plezuro! La tuta mondo diras al vi agrablaĵojn, kaj krom tio vi estas via propra sinjoro. Vi devus iam fari provon kaj sidi en la juĝejo ĉe la enuigaj aferoj!"

La poeto balancis la kapon, la skribisto ankaŭ balancis la kapon, ĉiu restis ĉe sia opinio, kaj ili disiĝis.

Stranga popoleto estas tiuj poetoj! diris la skribisto. "Mi dezirus, ke mi iam povu eniĝi en tian naturon kaj mem fariĝi poeto. Mi estas certa, ke mi ne skribus tiajn mizerajn versojn, kiel la aliaj. Hodiaŭ estas ĝusta printempa tago por poeto, la aero estas tiel eksterordinare klara, la nuboj tiel belaj, kaj ĉi tie en la verdaĵo estas tia aromo, al mi estas tiel bone kaj feliĉe, kiel mi jam de multe da jaroj min ne sentis!"

Ni povas jam rimarki, ke li fariĝis poeto. Laŭ la eksteraĵo oni tion kompreneble ne povis tuj vidi, ĉar estus ja malsaĝe pensi; ke poeto estas alia, ol la ordinaraj homoj, inter kiuj ofte troviĝas naturoj pli poetaj, ol estas eĉ kelkaj plej famaj poetoj. La diferenco konsistas nur en tio, ke la poeto