Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havas pli bonan spiritan memoron, li povoscias konservi la ideojn kaj sentojn, ĝis ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj, kaj tion la aliaj ne povoscias. Sed transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas kaj restas malfacila transiro, kaj ĉi tiun faris nun la skribisto.

La ĉarmega aromo! li diris, "kiel forte ĝi rememorigas al mi la violojn de la bona onklino! Jes, tiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo. Ho Dio, kiel longe mi ne pensis pri tio! La bona maljuna virgulino, ŝi loĝis tie malantaŭ la borso. Ĉiam la bona onklino havis ian kreskaĵon aŭ kelke da junaj markotoj en akvo, kiel ajn malmilda estus la vintro. La violoj odoris, dum mi alpremadis al la glacikovrita fenestra vitro la varmigitajn kuprajn monerojn kaj faradis truojn por rigardi. Belan vidon ili prezentis! Ekstere en la kanalo kuŝis la ŝipoj, englaciigitaj, forlasitaj de la ŝipanaro, krianta korniko prezentis la tutan ekipaĵon.Sed kiam komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo, tiam ekmoviĝis nova vivo. Kun kantado kaj hurakrioj oni trasegadis la glacion, la ŝipoj estis gudrataj kaj ŝnuregataj, kaj veturis al la fremdaj landoj. Mi restis ĉi tie kaj devas ĉiam resti, mi ĉiam devis sidi en la malfreŝaera ĉambro de la polico kaj nur rigardi, kiel aliaj homoj prenas por si pasportojn por la eksterlando; tia estas mia sorto. Ho jes!" li ĝemis. Sed subite li haltis. "Ho Dio, kio fariĝas en mi! Tiele mi ja neniam antaŭe pensis nek sentis! Tion kredeble kaŭzas la printempa aero! Tio estas timiga kaj tamen tiel agrabla!". Li ekkaptis siajn paperojn en la poŝo. "Ĉi tiuj turnos min al aliaj pensoj!" li diris kaj trakuris per la okuloj la unuan paĝon. "Sinjorino Sigbrith, tragedio en kvin aktoj", li legis. "Kio do ĝi estas? Kaj ĝi estas ja mia propra skribo! Ĉu mi verkis la tragedion? Ruzaĵo sur la remparo, aŭ tago de pento kaj preĝo, komedio. - Sed kiamaniere mi venis al tio? Certe oni ŝovis tion al mi en la poŝon. Jen estas ankaŭ letero." La letero estis de teatra direktoro; la teatraĵoj estis malakceptitaj, kaj la letero estis en tute ne ĝentila tono. "Hm, hm!" diris la skribisto kaj sidiĝis sur benko; multe da pensoj atakis lin, lia koro estis agordita melankolie, nevole li deŝiris unu el la plej proksimaj floroj. Tio estis simpla lekanto; kion la naturistoj povas diri al ni nur per multe da lekcioj, ĝi rakontis en unu minuto: ĝi rakontis la historion de sia naskiĝo, ĝi rakontis pri la vivodona forto de la sunradioj, kiuj disvolvis ĝiajn delikatajn foliojn kaj devigis ilin bonodori; tiam li ekpensis pri la bataloj de la vivo, kiuj ankaŭ vekis la sentojn en nia brusto. Aero kaj lumo, li pensis, karese donas al la floro la florstaton, sed la lumo estas la plifavorato inter tiuj du konkurantoj, al ĝi la floro sin klinas, kaj kiam ĝi malaperas, tiam la floro kunvolvas siajn foliojn kaj kviete endormiĝas sub la ĉirkaŭpreno de la aero. "La ornamon donas al mi la lumo!"