Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio estis granda ĉapo, kiun knabo el proksima loko ĵetis super lin. Sub ĝin enŝoviĝis mano kaj kaptis la skribiston je ta dorso kaj la flugiloj, tiel ke li ekpepis. Kun teruro li ekkriis laŭte: "Vi senhonta bubo! mi estas policoficisto!" Sed al la knabo tio sonis nur kiel "pep-pep". Li frapis la birdon sur la bekon kaj iris.

Sur la returna vojo li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj. Tiamaniere la skribisto venis en Kopenhagon al ia familio en la Gota strato.

Estas bone, ke mi sonĝas! diris la skribisto, "ĉar alie mi nun efektive kolerus! Antaŭe mi estis poeto; nun mi estas alaŭdo! Nur mia poeta talento povis kaŭzi la aliformiĝon en tiun besteton. Tio estas tute ne gaja afero, precipe se oni enfalas en la manojn de iaj buboj. Mi estas scivola, kiel tio finiĝos!"

La knaboj portis lin en tre riĉe meblitan ĉambron. Dika ridetanta virino akceptis ilin, sed ŝi tute ne estis kontenta, ke ili enportis kun si la simplan kampan birdon, kiel ŝi nomis la alaŭdon. "Hodiaŭ, ŝi diris, mi tamen tion permesas", kaj ili devis meti ĝin en malplenan kaĝon, kiu staris apud la fenestro. "Papĉjo eble ĝojos pri tio!" ŝi diris plue kaj ekrigardis ridetante al granda verda papago, kiu en sia bela flavkupra kaĝo grandsinjore balancadis sin en ringo. "Hodiaŭ estas naskiĝtago de papĉjo!" ŝi diris ŝerce, "tial la malgranda kampa birdo volas gratuli ĝin!"

Papĉjo ne respondis eĉ unu vorton, sed nur balancadis sin grandsinjore tien kaj reen; sed bela kanario, kiu en la lasta somero estis transportita ĉi tien el sia varma, aromoplena patrujo, komencis laŭte kanti.

Kriisto! diris la virino kaj ĵetis blankan poŝtukon sur la kaĝon.

Pep, pep! ĝi ekĝemis, "estas videble terura neĝo!" Kaj kun tiu ĝemo ĝi silentiĝis.

La skribisto, aŭ, kiel diris la virino, la kampa birdo, estis metita en malgrandan kaĝon tute apude de la kanario, ne malproksime de la papago. La sola frazo, kiun papĉjo povosciis babili kaj kiu ofte sonis tre komike, estis : "Ne, ni estu do homoj!" Ĝia cetera kriado estis tiel same nekomprenebla, kiel la pepado de la kanario, nur ne por la skribisto, kiu nun mem estis birdo kaj bone komprenis siajn kamaradojn.

Mi flugadis sub la verda palmo kaj la floranta migdalarbo! kantis la kanario. "Mi flugadis kun miaj fratoj kaj fratinoj super la belegaj floroj kaj super la spegulklara lago, kie la kreskaĵoj balanciĝadis en la akvo. Mi vidis ankaŭ multe da belegaj papagoj, kiuj rakontadis plej gajajn historiojn, tiel longajn kaj tiel multajn!"

Tio estis sovaĝaj birdoj, respondis la papago, "al ili mankis klereco.