Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne, ni estu do homoj. Kial vi ne ridas? Se nia sinjorino kaj ĉiuj gastoj povas ridi pri tio, vi ankaŭ povas. Estas granda manko, se oni ne interesiĝas pri gajaĵoj. Ne, ni estu do homoj!"

Ho, ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis sub la streĉita tendo apud la florantaj arboj? Ĉu vi memoras ankoraŭ la dolĉajn fruktojn kaj la refreŝigan sukon en la sovaĝe kreskantaj herboj?

Ho jes! diris la papago, "sed ĉi tie estas al mi multe pli bone! Mi havas bonan manĝaĵon kaj bonegan traktadon; mi scias, ke mi havas bonan kapon, kaj pli mi ne deziras. Ne, ni estu do homoj! Vi estas poeta animo, kiel ili tion nomas, sed mi havas solidajn sciojn kaj spiriton; al vi mankas ne spirito, sed pripensemeco, vi elsaltas kun plej altaj naturaj sonoj, kaj tial ili vin kovras. Al mi oni ne kuraĝas tion fari, ho ne, ĉar mi kostis al ili iom pli. Mi per mia beko inspiras al ili estimon kaj singardecon, kaj mi ankaŭ povas fari spritaĵon. Ne, ni estu do homoj!"

Ho mia varma, floranta patrujo! kantis la kanario. "Mi volas kanti pri viaj verdaj arboj, pri viaj trankvilaj margolfoj, kie la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo; mi kantos pri la gajeco de ĉiuj miaj briletantaj fratoj kaj fratinoj, kie kreskas la fontaĵoj de la dezerto!" (t.e. kaktoj);

Ĉesu do fine kun viaj plorkantoj! diris la papago. "Diru ion, pri kio oni povus ridi! Ridado estas la signo de plej alta spirita stato. Diru mem, ĉu hundo aŭ ĉevalo povas ridi? Ne, plori ili povas, sed ridi - tiun kapablon havas nur la homo. Ho, ho, ho!" ridis papĉjo kaj aldonis al tio sian spritaĵon : "Ni estu do homoj!"

Vi malgranda griza ĉi-landa birdo! diris la kanario, "vi do ankaŭ fariĝis malliberulo! En viaj arbaroj certe estas malvarme, sed tie loĝas la libereco; elflugu! Oni forgesis fermi vian kaĝon; la supra fenestro ne estas fermita. Flugu, flugu!"

Kaj tion efektive la skribisto faris, rapide li elflugis el la kaĝo. En la sama momento ekknaris la duonfermita pordo, kiu kondukis en la flankan ĉambron, kaj glite, kun verdaj briletantaj okuloj, enŝoviĝis la kato de la domo kaj komencis ĉasadon kontraŭ li. La kanario flugetadis en la kaĝo, la papago batadis per la flugiloj kaj kriis: "Ni estu do homoj!" La skribisto sentis plej teruran angoron kaj elflugis tra la fenestro super domojn kaj stratojn; fine li devis iom ripozi. La kontraŭe troviĝanta domo havis por li ion hejman, unu fenestro estis nefermita, li enflugis, - tio estis lia propra ĉambro; li sidiĝis sur la tablo.

Ni estu do homoj! li diris senpense, imitante la papagon, kaj en la