Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sama momento li fariĝis denove la antaŭa skribisto, sed li sidis sur la tablo.

Dio nin gardu! li diris, "kiamaniere mi venis ĉi tien kaj endormiĝis? Malkvietan sonĝon mi havis. La tuta afero estis nenio krom sensencaĵo!"

La plej bona afero, kiun faris la galoŝoj

Frumatene en la sekvanta tago, kiam la skribisto kuŝis ankoraŭ en sia lito, oni frapetis je la pordo. Tio estis najbaro, kiu loĝis en la sama etaĝo, studento de teologio, kiu eniris.

Pruntu al mi viajn galoŝojn; li diris, "en la ĝardeno estas tre malseke, sed la suno brilas tiel belege, ke mi volus elfumi pipon tie malsupre."

Li metis sur sin la galoŝojn kaj baldaŭ troviĝis malsupre en la ĝardeno, kiu havis en si unu prunarbon kaj unu pirarbon. Eĉ tiel malgranda ĝardeneto estas rigardata en Kopenhago kiel granda belegaĵo.

La studento promenadis en la aleo tien kaj reen; estis ankoraŭ nur la sesa horo; de la strato ekstere sonis korno de poŝto.

Ho vojaĝi, vojaĝi! li diris laŭte; "tio estas la plej ĉarma, kion oni povas havi en la mondo, kaj tio estas la plej alta celo de miaj deziroj! Tiam kvietiĝus la maltrankvileco, kiun mi sentas en mi. Sed tre malproksimen mi devus iri! Mi volus vidi la belegan Svisujon, travojaĝi Italujon kaj..."

Nu, estis bone, ke la galoŝoj tuj efikis, ĉar alie li venus tro malproksimen. Li vojaĝis. Li estis meze de Svisujo, sed li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝo; li havis kapdoloron, lia kolo estis tute rigida, kaj la sango amasiĝis en liaj piedoj, kiuj ŝvelis kaj forte doloris al li en la malvastaj botoj. Li troviĝis en stato duondorma. En sia dekstra poŝo li portis la papermonon, en lia maldekstra poŝo troviĝis la pasporto, kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj. En ĉiu sonĝo li havis la timigan imagon, ke unu aŭ la alia el tiuj grandvaloraĵoj perdiĝis, kaj tial li ĉiuminute febre leviĝadis, kaj la unua movo, kiun faris lia mano, estis triangula movo de la dekstra flanko al la maldekstra kaj supren al la brusto, por palpi, ĉu li havas ankoraŭ siajn valoraĵojn aŭ ne. Pluvombreloj, bastonoj kaj ĉapeloj balanciĝadis en la reto supre ĉe la plafono de la kaleŝo kaj preskaŭ tute ne permesis vidi la pejzaĝon, kiu estis vere ravanta. Malgraŭ tio li de