Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tempo al tempo sukcesis ĵeti kelkajn rigardojn eksteren, kaj en lia koro moviĝis poetaj pensoj.

Granda, serioza kaj malluma estis la tuta naturo ĉirkaŭe. Kiel eriko aspektis la pinarbaroj sur la altaj rokoj, kies suproj estis vualitaj de la nuboj. Komencis neĝi; leviĝis akra vento.

Ha! li ĝemis, "se ni estus jam sur la alia flanko de la Alpoj, tiam regus ĉirkaŭ ni somero kaj mi povus ŝanĝi miajn valorpaperojn; la timo, kiun mi havas pri ili, kaŭzas tion, ke mi tute ne povas ĝui Svisujon. Ho, se mi fine estus sur la alia flanko!"

Kaj jen li estis sur la alia flanko, en la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo. La Trazimena lago kuŝis en vespera lumo, kiel flamanta oro, inter la mallume-bluaj montoj. Ĉi tie, kie Hannibalo venkobatis Flaminion, la vinberbranĉoj nun pace etendis al si reciproke la verdajn fingrojn. Ĉarmaj duonnudaj infanoj gardis amason da karbonigraj porkoj sub grupo da aromaj laŭrarboj ĉe la vojo. Se ni povoscius prezenti tiun bildon en la tuta belegeco de la koloroj, ĉiuj certe ekkrius: "Ho belega Italujo!". Sed tion ne diris la teologo nek eĉ unu el liaj vojaĝkamaradoj en la kaleŝo.

Miriadoj da venenaj muŝoj kaj kuloj enflugadis al ili, vane ili frapadis ĉirkaŭ si per branĉo de mirto, la muŝoj ne ĉesis pikadi. Ĉiuj rigardis sin reciproke per vizaĝoj ŝvelintaj de la pikado kaj sangaj. La kompatindajn ĉevalojn oni preskaŭ ne povis plu rekoni, amasege sidis sur ili la muŝoj, kaj nur por unu momento tio helpis, ke la veturigisto malsupreniris kaj skrapis la bestojn. Jen la suno subiris, mallonga sed glacia malvarmo iris tra la naturo, estis tre malagrable; sed ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon, tiel klaran, tiel brilantan... jes, iru mem kaj rigardu, tio estas pli bona, ol legi la priskribon de tio! Estis vidaĵo nekomparebla, sed... la stomako estis malplena, la korpo estis laca, ĉiuj sopiroj de la koro celis nur loĝejon por la nokto, sed, sed... kion oni povis atendi! Al ĝi oni sopiris multe pli, ol al la bela naturo.

La vojo kondukis tra olivarbaro, oni havis la senton, kvazaŭ oni veturas hejme inter tuberkovritaj salikoj, kaj tie staris soleca enveturejo. Kvin aŭ ses almozpetantaj kripluloj sieĝis ĝian pordon: La plej sana el ili aspektis, "kiel la plej aĝa filo de la Malsato", la aliaj estis aŭ blindaj, havis velksekiĝintajn piedojn kaj rampis sur la manoj, aŭ iliaj brakoj estis ftiziĝintaj kaj iliaj manoj kripliĝintaj. Tie la mizero senorname rigardis el siaj ĉifonoj. "Kompatu, afablaj sinjoroj, kompatu!" ili ĝemadis kaj montradis siajn malsanajn membrojn. La mastrino mem, kun nudaj piedoj, ne kombitaj haroj kaj vestita nur per malpura bluzo, akceptis la gastojn. La pordoj estis ligitaj per ŝnuretoj; la planko en la