Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el miaj filinoj devas pretigi sin por edziniĝo. Du certe edziniĝos. La maljuna gnomo el Norvegujo, kiu loĝas en la malnova roko de Dovro kaj posedas multe da rokaj kasteloj kaj orminejon, kiu estas multe pli bona ol oni supozas, venos kun siaj du filoj, kiuj volas serĉi por si edzinojn. La maljuna gnomo estas en sia tuta esenco plej honesta norda maljunulo, gaja, simpla kaj senartifika. Mi konas lin de longa tempo, de la tempo de nia juneco, kiam ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon. Li estis tiam ĉi tie ĉe ni, por preni sian edzinon. Ŝi nun plu ne vivas, ŝi estis filino de la rokreĝo de Möen. Ho, kiel mi sopiras al la norda maljuna gnomo! Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidiĝos. Nun montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn."

"Kaj kiam ili venos?" demandis unu el la filinoj.

"Tio dependas de la vento kaj vetero!" respondis la elfreĝo. "Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojago, ili faras uzon de ŝipvetura okazo. Mi deziris, ke ili veturu tra Svedujo, sed la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando. Li ne progresas kun la tempo, kaj tio al mi ne plaĉas." Subite ensaltis du vaglumoj; unu kuris pli rapide ol la dua, kaj tial tiu unu venis antaŭe.

"Ili venas! Ili venas!" ili ekkriis.

"Donu al mi mian kronon kaj lasu min stari en la lunlumo!" diris la elfreĝo.

La filinoj levis siajn ŝalojn kaj kliniĝis ĝis la tero.

Jen staris la maljuna gnomo el Dovro kun krono el harditaj feroj kaj poluritaj abiaj konusoj sur la kapo; li havis sur si ursan pelton kaj akvobotojn, sed la filoj havis nudan kolon kaj skotan kostumon, ĉar ili estis sportistoj.

"Ĉu tio estas monteto?" demandis la plej malgranda el la knaboj, montrante la monteton de elfoj. "Ĉe ni en Norvegujo ni nomas tion truo!"

"Knaboj!" diris la maljunulo; "truo direktiĝas internen, monteto direktiĝas supren! Ĉu vi ne havas okulojn en la kapo?"

La sola, kio laŭ ilia aserto mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon.

"Ne afektu tiel!" diris la maljunulo; "oni povus pensi, ke vi estas ankoraŭ malgrandaj buboj!"

Ili eniris en la monteton de elfoj, kie dume jam kolektiĝis la efektive bontona societo, tiel rapide, kvazaŭ ili estus alblovitaj, kaj por ĉiu estis