Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kiun oni devas inviti?" demandis la nokta korvo.

"Al la granda balo povas veni ĉiu, eĉ homoj, se ili nur parolas dum la dormado, aŭ se ili povas fari ion alian konforman al nia esenco. Sed por la ĉefa festeno ni devas observi plej severan elekton. Pri tio mi havis kun la reĝo de elfoj plenforman disputon, ĉar mi opinias, ke eĉ al fantomoj ni ne devas permesi la venon. Sur la unua loko devas esti invitata la mara vireto kun sia filino; mi konfesas, ke la venado sur sekan teron ne estas por ili granda plezuro, sed oni zorgos, ke ĉiu el ili ricevu malsekan ŝtonon por sidi aŭ eble eĉ ion pli bonan, kaj tial mi esperas, ke ĉi tiun fojon ili ne rifuzos. Ĉiujn maljunajn koboldojn de la unua vostoporta klaso, la akvofeojn kaj terkoboldojn, ni devas havi, ankaŭ la lupfantomon, la inferĉevalon kaj la preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito. Kvankam ili apartenas al la ekleziularo, kiu ne tute povas esti alkalkulata al nia kompanio, tio tamen estas ja ilia ofico, ili estas proksime parencaj al ni kaj ofte faras al ni vizitojn."

"Bone!" diris la nokta korvo kaj ekflugis, por disporti la invitojn.

La elfknabino jam dancis sur la monteto de elfoj, ĉarme farante uzon de siaj ŝaloj, kiuj estis teksitaj el roso kaj lunlumo; tio estis danco, kiu por amantoj de tiaspecaj plezuroj tre bele aspektas. Meze en la monteto de elfoj la granda festosalono estis brilante ornamita, la planko estis lavita per lunlumo kaj la murojn oni ŝmiris per graso de sorĉistinoj, tiel ke de la brilo de la kandeloj ili lumis kiel folioj de tulipoj. En la kuirejo troviĝis abunda provizo da ranoj sur rostostango, limakaj konkoj kun farĉo el infanaj fingroj kaj salatoj el semoj de fungoj, malsekaj buŝoj de musoj kaj cikuto. Refreŝigan trinkaĵon prezentis la bieraĵo de la marĉa virino kaj briletanta salpetra vino el tombaj arkaĵoj. Ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto; rustiĝintaj najloj kaj vitro el preĝejaj fenestroj prezentis la frandaĵon de la deserto.

La maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo; tio estis tofa grifelo, kaj al la reĝo de elfoj estas tre malfacile havigi al si tofan grifelon. En la dormoĉambro oni pendigis kurtenojn kaj fiksis ilin per kornoj de limakoj. Estis sufiĉe granda zumado kaj bruado.

"Nun oni devas ankoraŭ prifumi ĉi tie per ĉevalharoj kaj porkoharoj, tiam mi povos min konsoli, ke mi faris ĉion, kion mi devis fari!" diris la nejuna elfknabino.

"Kara, bona patro!" diris la plej malgranda el la filinoj de la reĝo, "ĉu mi povas fine sciiĝi, kiuj estas la eminentaj fremduloj?"

"Nu, nu!" respondis la reĝo, "en tia okazo mi devas tion diri! Du