Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
RUĜAJ ŜUOJ

Estis iam malgranda knabino, tre delikata kaj beleta, sed en somero ŝi devis ĉiam iri nudapiede, ĉar ŝi estis malriĉa, kaj en vintro kun grandaj lignaj ŝuoj, tiel ke la piedartiko de ŝia malgranda piedeto fariĝadis tute ruĝa, kio aspektis tre mizere.

Meze en la vilaĝo loĝis la maljuna patrino-ŝuistino. Ŝi sidis kaj kudris, tiel bone kiel ŝi povis, el ruĝaj malnovaj ĉifonoj de drapo paron da malgrandaj ŝuoj. Ili estis sufiĉe malelegantaj, sed la maljunulino havis tre bonan intencon, kiam ŝi entreprenis la laboron por la malgranda knabino. La knabineto estis nomata Karen.

Ĝuste en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn kaj portis ilin je la unua fojo. Por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko.

Subite aperis granda malnovmoda kaleŝo, en kiu sidis alta maljuna virino. Ŝi rigardis la malgrandan knabinon kaj eksentis kompaton al ŝi. Tial ŝi diris al la pastro: "Aŭskultu, donu al mi la malgrandan knabinon, mi fidele zorgos pri ŝi!"

Karen imagis al si, ke ĉion ĉi tion ŝi devas danki nur al la ruĝaj ŝuoj, sed la maljuna virino diris, ke ili estas teruraj, kaj ordonis, ke oni ilin forbruligu. Karenon mem oni vestis pure kaj dece; ŝi devis vizitadi la lernejon kaj lerni kudri, kaj la homoj diradis, ke ŝi estas beleta, sed la spegulo diradis: "Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!"

Unu fojon la reĝino veturis tra la lando, havante kun si sian malgrandan filinon, kiu estis reĝidino. La homoj en granda amaso kolektiĝis antaŭ la palaco, kaj ankaŭ Karen estis tie. La malgranda reĝidino en blankaj vestoj staris ĉe pordo de balkono kaj lasis admiri sin; trenaĵon aŭ oran kronon ŝi ne havis, sed ŝi havis sur si belegajn ruĝajn marokenajn ŝuojn, kiuj certe estis multe pli elegantaj ol tiuj, kiujn patrino-ŝuistino faris por la malgranda Karen. Nenio en la mondo povas esti komparata kun ruĝaj ŝuoj!

Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata; ŝi ricevis novajn vestojn, kaj ankaŭ novajn ŝuojn ŝi estis ricevonta. La riĉa ŝuisto en la urbo prenis mezuron por ŝia malgranda piedo. Tio estis farita en lia