Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

domo, en lia propra ĉambro, en kiu staris grandaj vitraj ŝrankoj kun belegaj ŝuoj kaj brilledaj botoj. Tio aspektis bele, sed la maljuna virino bedaŭrinde ne bone vidis, kaj tial tio ne faris al ŝi plezuron. Meze inter la ŝuoj staris paro da ruĝaj, ĝuste tiel samaj kiel tiuj, kiujn portis la reĝidino; kiel belaj ili estis! La ŝuisto diris, ke ili estis faritaj por grafidino, sed ne estis laŭmezuraj.

"Tio kredeble estas brilledo?" demandis la maljuna virino, "ili tiel brilas!"

"Jes, ili brilas!" diris Karen; kaj ili montriĝis laŭmezuraj kaj estis aĉetitaj; sed la maljuna virino ne sciis, ke ili estas ruĝaj, ĉar neniam ŝi permesus al Karen iri al konfirmo kun ruĝaj ŝuoj, sed nun ŝi permesis. Ĉiuj homoj rigardis ŝian piedojn, kaj kiam trans la sojlon de la preĝejo ŝi eniris al la ĥorejo, ŝi havis la impreson, kvazaŭ eĉ la malnovaj bildoj sur la tombaj monumentoj, la portretoj de la predikistoj kaj de la predikistedzinoj, kun la rigidaj kolumoj kaj longaj nigraj roboj, fiksis siajn okulojn sur ŝiaj ruĝaj ŝuoj; kaj nur pri ili ŝi pensis, kiam la predikisto metis al ŝi la manon sur la kapon kaj parolis pri la sankta bapto, pri la interligo kun Dio, kaj ke ŝi de nun devas konduti kiel plenkreska kristanino. La orgeno ludis tiel solene, la ĉarmaj infanaj voĉoj kantis, kaj la maljuna kantoro kantis, sed Karen pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj.

Post tagmezo la maljuna virino sciiĝis de ĉiuj flankoj, ke la ŝuoj estis ruĝaj, kaj ŝi diris, ke tio estas malbela, ke tio ne estas konvena kaj ke estonte Karen, ĉiufoje kiam ŝi iros en la preĝejon, metu sur sin nigrajn ŝuojn, eĉ se ili estos malnovaj.

La sekvantan dimanĉon estis la unua eŭkaristio de la konfirmitoj; Karen rigardis antaŭe la nigrajn ŝuojn, poste ŝi rigardis la ruĝajn - kaj poste ŝi denove rigardis la ruĝajn kaj surmetis ilin. Estis belega sunlumo; Karen kaj la maljuna virino iris laŭ vojeto tra la greno, kie estis iom polve.

Ĉe la pordo de la preĝejo staris maljuna soldato kun lambastono kaj kun eksterordinare longa barbo, kiu estis pli ruĝa ol blanka; jes, ĝi certe estis ruĝa. Li kliniĝis ĝis la tero kaj demandis la maljunan virinon, ĉu li eble senpolvigu al ŝi la ŝuojn. Karen ankaŭ etendis antaŭen sian malgrandan piedon. "Ha, kiaj belegaj dancŝuoj!" diris la soldato. "Sidu fortike dum la dancado!" kaj li ekfrapis per la mano la plandojn.

La maljuno virino donis al la soldato moneron kaj eniris kun Karen en la preĝejon.

Ĉiuj homoj en la preĝejo rigardis la ruĝajn ŝuojn de Karen, kaj ĉiuj bildoj ilin rigardis, kaj kiam Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon, ŝi pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj. Ili