Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton! Vi dancos de pordo al pordo, kaj kie loĝas fieraj vantaj infanoj, tie vi frapos je la pordo, por ke ili vin aŭdu kaj vin timu. Vi dancos, vi dancos...."

"Indulgon!" ekkriis Karen. Sed ŝi ne aŭdis, kion la anĝelo respondis, ĉar la ŝuoj ŝin forportis tra la pordo sur la kampon, trans vojojn kaj vojetojn, kaj senĉese ŝi devis danci.

Unu matenon ŝi preterdancis preter unu pordo, kiu estis al ŝi tre bone konata. Interne sonis sanktaj kantoj, oni elportis ĉerkon, kovritan per florkronoj. Tiam ŝi sciiĝis, ke la maljuna virino mortis, kaj ŝi havis la senton, ke ŝi estas forlasita de ĉiuj kaj la anĝelo de Dio ŝin kondamnis.

Ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci, danci en la malluma nokto. La ŝuoj portis ŝin trans dornojn kaj ŝtipojn, kaj ŝi estis ŝirata ĝissange; ŝi dancis trans la erikejon al malgranda sole staranta domo. Ĉi tie, kiel ŝi sciis, loĝis la ekzekutisto, kaj ŝi ekfrapetis per la fingroj je la fenestraj vitroj kaj diris:

"Elvenu! elvenu! Mi ne povas enveni, ĉar mi devas danci!"

La ekzekutisto respondis: "Vi kredeble ne scias, kiu mi estas! Mi dehakas al la malbonaj homoj la kapon, kaj nun mi aŭdas, ke mia hakilo tintas!"

"Ne dehaku al mi la kapon!" diris Karen, "ĉar en tia okazo mi ne povus penti mian pekon! Sed dehaku al mi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj." Ŝi konfesis sian grandan kulpon, kaj la ekzekutisto dehakis al ŝi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj, sed la ŝuoj dancis kun la malgrandaj piedoj for, trans la kampon, en la profundan arbaron.

Li faris por ŝi lignajn krurojn kaj lambastonojn, lernigis al ŝi mortkanton, kiun ordinare kantas la malriĉaj pekuloj, kaj ŝi kisis la manon, kiu dehakis ŝiajn piedojn, kaj ŝi iris pluen tra la erikejo.

"Nun mi suferis sufiĉe pro la rugaj ŝuoj!" ŝi diris; "nun mi iros en la preĝejon, por ke oni povu min vidi!" Rapide ŝi iris al la pordo de la preĝejo; sed kiam ŝi alproksimiĝis, la ruĝaj ŝuoj dancis antaŭ ŝi, kaj ŝi timiĝis kaj iris returne.

Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: "Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis! Nun mi opinias, ke mi estas tiel same bona, kiel multaj el tiuj; kiuj sidas en la preĝejo kaj fiere rigardas de supre la aliajn." Kuraĝe ŝi komencis sian iradon; sed kiam ŝi apenaŭ venis ĝis la enira pordo de la tombejo, ŝi subite ekvidis, ke la ruĝaj ŝuoj dancas antaŭ ŝi. Ŝi timiĝis, returnis sin kaj pentis tutkore pri sia peko.

Ŝi iris al la domo de la pastro kaj proponis sin kiel servistinon; ŝi promesis, ke ŝi estos diligenta kaj faros ĉion, kion ŝiaj fortoj permesos, ke