Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pri la pago ŝi ne zorgas, ŝi nur deziras denove ricevi rifuĝon kaj esti ĉe bonaj homoj. La pastredzino kompatis ŝin kaj prenis ŝin kiel servistinon. Ŝi estis ĉiam diligenta kaj meditema. Silente ŝi sidadis kaj aŭskultadis atente, kiam la pastro vespere laŭte legis el la Biblio. Ĉiuj infanoj ŝin ekamis; sed kiam ili parolis pri belaj vestoj kaj ornamoj kaj pri tio, kiel agrable kredeble estas esti reĝidino, ŝi balancadis la kapon.

La sekvantan dimanĉon ĉiuj iris en la preĝejon kaj demandis ŝin, ĉu ŝi volas akompani ilin; sed malĝoje kaj kun larmoj en la okuloj ŝi rigardis siajn lambastonojn, kaj tiam la aliaj iris, por aŭskulti la vorton de Dio, sed ŝi iris sola en sian malgrandan ĉambreton, kiu estis nur tiel granda, por doni lokon al lito kaj unu seĝo. Tie ŝi sidiĝis kun sia preĝolibro, kaj dum ŝi kun pia animo legis en ĝi, la vento alportadis al ŝi el la preĝejo la sonojn de la orgeno, kaj ŝi levis sian larmomalsekan vizaĝon kaj diris: "Dio estu favorkora al mi, la pekulino!"

Tiam la suno eklumis hele kaj serene, kaj tute antaŭ ŝi aperis la anĝelo de Dio en la blankaj vestoj, la sama, kiun ŝi en tiu fatala nokto vidis en la preĝejo, sed li ne tenis plu la akran glavon, li tenis belegan verdan branĉon, tute kovritan de rozoj. Li ektuŝis per ĝi la plafonon, kiu etendis sin pli kaj pli alten, kaj tie, kie ĝi estis tuŝita, eklumis ora stelo; li ektuŝis la murojn, kaj ili plivastiĝis, ĝis ŝi ekvidis la orgenon, kiu estis ludata, kaj la malnovajn bildojn de la antaŭaj pastroj kaj pastredzinoj. La paroĥanoj sidis en la feste ornamitaj seĝoj kaj kantis el la preĝolibro. Tiamaniere la preĝejo mem venis al la kompatinda servistino en ŝian malgrandan, malvastan ĉambreton, aŭ eble ŝi venis tien. Ŝi sidis en preĝeja seĝo apud la ceteraj domanoj de la pastro, kaj kiam post la fino de la sankta kanto ŝi ekrigardis, ili kapsalutis ŝin kaj diris: "Estis bona ago, ke vi venis, Karen!"

"Estis favorkoraĵo de Dio!" ŝi respondis.

Kaj la orgeno ludis, kaj la ĥoro de la infanaj voĉoj sonis milde kaj ĉarme. La hela sunlumo varme fluis tra la fenestro en la preĝejan seĝon, en kiu Karen sidis. Ŝia koro fariĝis tiel plena de sunlumo, paco kaj ĝojo, ke ĝi krevis. Sur la radioj de la suno ŝia animo flugis al Dio, kaj antaŭ Lia trono neniu demandis pri la ruĝaj ŝuoj.