"Ĉu vi efektive havas la kuraĝon iri kun mi en la malproksiman mondon?" demandis la kamentubisto. "Ĉu vi pripensis, kiel granda ĝi estas kaj ke ni neniam plu povos reveni ĉi tien?"
"Mi pripensis!" ŝi diris decide.
La kamentubisto fikse ŝin ekrigardis kaj diris: "Mia vojo iras tra la kamentubo! Ĉu vi efektive havas la kuraĝon rampi kun mi tra la forno, kiel tra la interno, tiel ankaŭ tra la tubo? Per tiu vojo ni venos en la kamentubon, kaj tie mi estas en mia elemento. Ni leviĝos tiel alten, ke ili ne povos nin atingi, kaj tute supre tie troviĝas truo, tra kiu ni eliras en la malproksiman mondon."
Kaj li alkondukis ŝin al la pordeto de la forno.
"Hu, kiel nigre tie estas!" ŝi diris, ŝi tamen iris kun li tra la interno kaj tra la tubo, kie ŝin ĉirkaŭis plej mallumega nokto.
"Nun ni estas en la kamentubo!" li diris; "kaj vidu, super ni briletas plej bela stelo!"
Efektive tio estis stelo en la ĉielo, kiu lumis rekte sur ilin, kvazaŭ ĝi volus montri al ili la vojon. Kaj ili grimpis kaj grimpis sur abomeninda vojo tiel alten, tiel alten. Sed li levadis kaj ŝovadis, li tenis ŝin kaj montradis al ŝi la plej bonajn lokojn; kien ŝi devas meti siajn porcelanajn piedetojn. Tiel ili iom post iom tragrimpis ĝis la rando de la kamentubo kaj sidiĝis sur ĝi, ĉar ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.
Alte super ili etendiĝis la ĉielo kun ĉiuj siaj steloj, kaj sub ili vidiĝis la tegmentoj de la domoj. Vasta panoramo prezentiĝis al ili, malproksima vido sur la grandan mondon. Tiel la kompatinda paŝtistino ĝin ne imagis al si; ŝi apogis sian kapeton al sia kamentubisto kaj ploris tiel maldolĉe, ke la oro de ŝia zono desaltis.
"Tio estas tro multe!" ŝi diris; "tion mi ne povas elteni! La mondo estas tro granda! Ho, se mi estus denove sur la malgranda tablo sub la spegulo! Neniam mi fariĝos denove gaja, antaŭ ol mi estos tie. Se mi sekvis vin en la malproksiman mondon, vi povas nun sekvi min hejmen, se vi efektive min amas."
La kamentubisto admonis ŝin per prudento, direktis la interparoladon sur la maljunan Ĥinon kaj la kapropiedan superan kaj suban ĝeneralan ĉefmilitestron, sed ŝi ĝemploris tiel, ke eĉ ŝtono aŭ pli ĝuste porcelano devis moliĝi, kaj ŝi kisis sian malgrandan kamentubiston tiel kore, ke li ne povis sin deteni, por ne cedi al ŝi, kiel ajn malsaĝa tio estis.
Tiel ili nun denove kun granda malfacileco grimpis tra la kamentubo malsupren, rampis tra la interno kaj tra la tubo, kio certe ne estis io agrabla, kaj jen ili staris en la malluma forno. Tie ili aŭskultis malantaŭ la pordeto, por sciiĝi, kiel la aferoj staras en la ĉambro. En ĝi estis tute