Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

silente; ili elrigardis, - ha, tie kuŝis la Ĥino meze sur la planko, li estis falinta de la tablo, kiam li volis postkuri ilin, kaj li kuŝis rompita en tri pecojn. La tuta dorso deapartiĝis kiel unu peco, kaj la kapo ruliĝis en angulon. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro staris tie, kie li ĉiam staris kaj meditis.

"Estas terure!" diris la malgranda paŝtistino, "la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio. Tion mi ne povas postvivi!" Kaj ŝi tordis siajn malgrandajn manetojn.

"Oni certe povos ankoraŭ kunkunglui lin!" diris la kamentubisto. "Ho jes, oni povos tre bone lin kunkunglui. Nur ne estu tuj tiel malkvieta. Se oni cementos lin en la dorso kaj donos al li solidan vinkton en la nuko; tiam li denove estas kiel nova kaj povos ankoraŭ sufiĉe nin insulti."

"Tiel vi opinias?" ŝi demandis. Kaj tiam ili returne grimpis sur la tablon kaj stariĝis sur sia antaŭa loko.

"Tiel malproksimen ni sekve venis!" diris ironie la kamentubisto. "Ni povis ne fari la klopodojn!"

"Se ni nur antaŭe kunkungluus la maljunan aveton!" diris la paŝtistino. "Ĉu tio kostos tre multe?" Kaj oni lin kunkungluis. La posedantoj lasis cementi lin en la dorso, bona vinkto estis trametita tra lia kolo, kaj li fariĝis kiel nova, nur balanci la kapon li plu ne povis.

"Videble vi fariĝis fiera de tiu tempo, kiam vi rompiĝis!" diris la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, "ŝajnas al mi, ke tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo! Ĉu mi ŝin havos, aŭ ĉu mi ŝin ne havos?"

La kamentuhisto kaj la malgranda paŝtistino petege rigardis la maljunan Ĥinon; ili timis, ke li kapjesos; sed li ne povis tion fari; kaj li ne volis rakonti al fremdulo, ke li havas konstantan vinkton en la nuko. Tial la porcelanaj hometoj restis kune kaj benis la vinkton de la aveto kaj amis sin reciproke, ĝis ili rompiĝis.