Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

uzataj de ŝia patrino, tiel grandaj ili estis, kaj ilin la knabineto perdis, kiam ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis; unu pantoflon oni plu ne povis trovi, kaj kun la alia forkuris iu knabo, kiu promesis, ke li uzos ĝin kiel lulilon, kiam li iam havos infanojn.

Tiamaniere la malgranda knabino iradis sur la nudaj graciaj piedetoj, kiuj de malvarmo estis tute ruĝaj kaj bluaj. En sia malnova antaŭtuko ŝi portis amason da alumetoj, kaj unu fasketon ŝi tenis en la mano. En la daŭro de la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon. Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa. La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super ŝia nuko, sed pri tiu ornamo ŝi certe ne pensis.

El ĉiuj fenestroj radiis hela brilo de kandeloj, kaj sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de bongusta ansera rostaĵo. Estis ja vespero de Silvestro, kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino. En unu angulo inter du domoj; el kiuj unu iom pli elstaris sur la straton ol la alia, ŝi kaŭre sidiĝis. Ŝiajn malgrandajn piedetojn ŝi subtiris sub sin, ŝi tamen ankoraŭ pli suferis de la frosto, kaj malgraŭ tio ŝi ne kuraĝis iri hejmen, ĉar ŝi ne vendis ankoraŭ eĉ unu skatoleton da alumetoj, ne ricevis ankoraŭ eĉ unu speson.

Ŝi certe ricevus batojn de la patro, kaj malvarme estis ja hejme ankaŭ; ili tie havis super si nur la tegmenton, kaj la vento akre fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo kaj ĉifonoj. Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn! Fine la infano eltiris unu el la alumetoj, „Riŝ!“ kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis! La alumeto eligis varman helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton.

Tio estis mirinda flamo; la malgranda knabino havis la impreson, kvazaŭ ŝi sidas antaŭ granda fera forno kun latunaj fermiloj kaj latunaj ornamaĵoj; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! La knabineto jam etendis siajn piedojn, por varmigi ankaŭ ilin, — tiam la flamo estingiĝis. La forno malaperis, ŝi sidis kun stumpeto de forbrulinta alumeto en la mano.

Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumis, kaj tiu loko de la muro, sur kiun falis la lumo, fariĝis travidebla kiel gazo. La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj.

Kaj kio estis ankoraŭ pli ravanta, — la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en