Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko; ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino. Sed la alumeto estingiĝis, kaj oni vidis plue nur la dikan malvarman muron. Ŝi ekbruligis novan alumeton. Kaj jen la knabineto sidis sub plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj multe pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj mikskoloraj bildoj, similaj al tiuj, kiuj estis ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj, rigardis sur ŝin; la knabineto etendis al ili ambaŭ manojn, — tiam la alumeto estingiĝis.

La multo da Kristnaskaj kandeloj leviĝis pli kaj pli alten, kaj nur nun ŝi vidis, ke tio estis la helaj steloj. Unu el ili falis malsupren kaj trenis post si tra la ĉielo longan strion da fajro. „Nun iu mortas!“ diris la knabineto, ĉar la maljuna avino, kiu sola estis afabla en rilato al ŝi, sed nun jam delonge plu ne vivis, estis dirinta: „Kiam stelo falas, tiam unu animo leviĝas al Dio.“ Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon, kaj en la brilo de ĉi tiu staris la maljuna avino, hele prilumita, milda kaj afabla.

„Avineto!“ ekkriis la infano, „ho, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos tuj, kiam la alumeto finiĝos, vi malaperos, kiel la varma forno, la bongusta ansera rostaĵo kaj la granda briletanta Kristnaska arbo!“ Rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon de la alumetoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en la skatoleto, ŝi volis reteni la avinon; kaj la alumetoj disvastigis tian brilon, ke estis pli hele ol en luma tago. Tiel granda, tiel bela la avino neniam estis; ŝi prenis la malgrandan knabinon sur sian brakon, kaj ili ekŝvebis alten en brilo kaj ĝojo; malvarmo, malsato kaj timo malaperis, — ili estis ĉe Dio.

Sed en la angulo ĉe la domo en la malvarma matena horo sidis la malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo, — senviva, frostiĝinta en la lasta tago de la jaro. La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro, kiu sidis kun la alumetoj, el kiuj preskaŭ unu tuta skatoleto estis forbruligita. „Ŝi volis sin varmigi!“ oni diris. Neniu sciis, kion belan ŝi vidis, en kia brilo ŝi kun la maljuna avino eniris en la ĝojon de nova jaro.