vi ne scias; ke por tio oni bezonas vakskandelojn. Se oni ne ekbruligas en vi vakskandelon, tiam neniu el la aliaj povas ion vidi ĉe vi. Tion la steloj ne pripensis; ili opinias, ke ĉio, kio lumas, enhavas en si almenaŭ unu vakskandelon. Sed nun mi estas jam laca!" diris la vento, "nun mi ekripozos." Kaj ĝi ekripozis. La sekvantan tagon, nu, la sekvantan tagon ni povas transsalti; la sekvantan vesperon la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, kaj kie? Ĉe la maljuna lanternisto. Pro sia longa fidela servado li, konforme al sia peto, ricevis de sinjoroj la urbaj delegitoj la permeson preni al si la malnovan lanternon kiel sian propraĵon.
Antaŭe ili ridis lin pro lia peto, ili tamen donis al li sian konsenton, kaj jen nun la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, tute apude de la varma forno, kaj ŝajnis, kvazaŭ ĝi pro tio fariĝis pli granda, ĝi okupis preskaŭ la tutan seĝon. La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo kaj ĵetadis afablajn rigardojn al la malnova lanterno, al kiu ili volonte donus lokon ĉe la tabto mem. Kvankam ili loĝis en kelo, kiu troviĝis du ulnojn sub la tero kaj al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo, tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro, ĉar draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉia trablovo.
Tute pure kaj bonorde estis ĉi tie, kurtenoj kovris la litolokon kaj la malgrandajn fenestrojn, kaj sur unu el la fenestraj bretoj staris du strangaj florpotoj. La maristo Kristiano alportis ilin kun si el Hindujo; tio estis du elefantoj el argilo sen dorso, sur kies loko el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo, kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj, en la dua kreskis granda floranta geranio, kiu prezentis la florĝardenon. Sur la muro pendis granda diverskolora bildo kun la subskribo: "Kongreso de Vieno" ; tie ĉiuj reĝoj kaj imperiestroj prezentiĝis egale bone.
Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis "tik-tak" kaj ĉiam iris tro frue, sed la maljunaj homoj diris, ke tio estas pli bona ol se ĝi irus tro malfrue. Ili manĝis sian vespermanĝon, kaj la malnova strata lanterno kuŝis, kiel ni diris, sur la brakseĝo tute apude de la varma forno. La lanterno havis la impreson, kvazaŭ la tuta mondo renversiĝis. Sed kiam la lanternisto ĝin ekrigardis kaj parolis pri tio, kion ili ambaŭ kune travivis, en pluvo kaj en bona vetero, en la klaraj mallongaj someraj vesperoj kaj en neĝa blovado, kiam li kun sopiro iradis al la hejma kelo, tiam por la malnova lanterno ĉio denove estis en ordo; ĉar ĝi ja ĉion tion vidis tiel, kvazaŭ tio ĝuste nun starus antaŭ ĝiaj okuloj.
Jes, la vento efektive donis al ĝi bonan internan lumon. Ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco. Dimanĉe posttagmeze ili elprenadis tiun aŭ alian