libron, plej volonte ian priskribon de vojaĝo, kaj la maljuna viro laŭte legadis pri Afriko, pri la grandaj arbaroj kaj elefantoj, kiuj vagas, tie sovaĝe, kaj la maljuna virino aŭskultadis atente kaj rigardadis nerimarkate al la argilaj elefantoj, kiuj estis florpotoj. "Mi preskaŭ tute klare povas tion prezenti al mi!" ŝi diradis. Sed la lanterno tiam sentis la plej sopiran deziron, ke ĉi estu ia vakskandelo, kiun oni povus ekbruligi kaj starigi en ĝi, ĉar tiam tiuj homoj vidus ĉion tiel precize, kiel la lanterno tion vidis, la altajn arbojn, la dense interplektitajn branĉojn, la nudajn nigrajn homojn surĉevale kaj tutajn amasojn da elefantoj, kiuj per siaj larĝaj piedoj dispremadis la kanojn kaj arbetaĵojn.
"Kion povas helpi al mi ĉiuj miaj kapabloj, se ne ĉi estas vakskandelo!" ĝemis la lanterno.
"Ili havas nur oleon kaj seban kandelon, kaj tio ne sufiĉas!" Unu tagon en la kelon estis enportita tuta fasko da vakskandelaj stumpetoj; la grandajn pecojn oni bruligis, kaj la malgrandajn la maljuna virino uzis por vaksi per ili sian fadenon ĉe la kudrado. Vakskandeloj do nun ĉi estis, sed al neniu venis en la kapon enmeti peceton en la lanternon. "Jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj!" diris la lanterno; "mi havas ĉion en mi, sed mi ne povas tion komuniki al ili! Ili eĉ ne suspektas, ke mi povas aliformigi iliajn blankajn murojn en plej belajn tapetojn, en riĉajn arbarojn, en ĉion, kion ili nur povas deziri! Ili tion eĉ ne suspektas!" Frotpurigita kaj brilpura la lanterno staris en angulo, kie ĝi tuj faladis en la okulojn; estas vero, ke la homoj mokadis la malnovan eluzitaĵon, kiel ili tion nomis, sed la maljunaj geedzoj ne atentis tion, por ili la lanterno estis kara kaj valora.
Unu tagon - tio estis la naskiĝtago de la maljuna lanternisto - la maljuna virino aliris al la lanterno, ridetis kaj diris: "Hodiaŭ mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton." La lanterno ekknaris en sia lada kamentubo, pensante: "Fine en ilian kapon venas lumo!" Sed oni metis en ĝin nur oleon, ne vakskandelon. Ĝi brulis dum la tuta vespero, sed ĝi konvinkiĝis, ke la donaco de la steloj, la plej bona el ĉiuj donacoj, por ĉi tiu vivo restos senviva trezoro. Tiam ĝi eksonĝis - se oni havas tiajn kapablojn, oni povas sonĝi - ke la maljunuloj mortis kaj ke gi mem venis al ferfandisto por esti refandita.
Ĝi havis la saman antaŭtimon kiel tiam, kiam ĝi estis venonta en la urbodomon kaj ekzamenota de sinjoroj la urbaj delegitoj. Kvankam ĝi posedis la kapablon rustiĝi kaj disfali en polvon, ĝi tamen ne faris uzon de tio, kaj tial ĝi venis en la fandofornon kaj fariĝis plej bela fera kandelingo, kiu tre taŭgis por